Xi emfazas disvolvadon de scienco kaj tekniko por kontentigi gravajn naciajn bezonojn

Kane Publikigita: 2020-09-12 18:36:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede emfazis plu antaŭenigi disvolvadon de scienco kaj tekniko al pli profunda kaj pli vasta nivelo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en simpozio kun ĉeesto de sciencistoj en Pekino.

Xi diris, ke la scienca kaj teknika disvolviĝo devas celi la tutmondajn sciencajn frontojn, servi al la ĉefa ekonomia batalkampo, klopodi por kontentigi la gravajn bezonojn de la lando kaj profitigi la vivojn kaj sanon de la popolo.

Xi prezidis la simpozion por peti opiniojn pri scienca kaj teknika disvolviĝo de Ĉinio por la 14a Kvinjara Plano (2021-2025). Li emfazis novigadon kiel la "ĉefan movforton", kaj diris, ke nun Ĉinio pli bezonas sciencajn kaj teknikajn solvojn ol iam ajn antaŭe, por akceli ekonomian kaj socian disvolviĝon kaj plialtigi la vivnivelon de la popolo. Li diris, ke ĉinaj sciencistoj kaj sciencaj profesiuloj havas la fidon, decidemon kaj kapablon por surgrimpi la altecojn de scienco. Li interŝanĝis ideojn kun ĉiu el la sciencistoj, kiuj parolis en la simpozio.


Dividu