Xi Jinping faras esploradon en Jiangsu

Xiong Linping Publikigita: 2020-11-12 21:38:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉeestinte la kunvenon celebran al la 30-jariĝo de Pudong-a ekspluatado kaj malfermado en Ŝanhajo, Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, komencis sian veturon al la provinco Jiangsu kaj tie faris esploradon. Posttagmeze de la 12-a de novembro li unue alvenis la lokon Binjiang en la regiono Wushan de la urbo Nantong por fari inspektadon pri la media ordigo laŭlonge de la rivero Jangzio kaj pri la stato de ĉas-malpermeso en la akvo. Poste Xi Jinping vizitis la Ĝardenon de Muzeo de Nantong kaj la ekspoziciejon pri la vivhistorio de Zhang Qian.


Dividu