Kiujn signalojn Xi eligis dum la 4-foja partopreno en diskuto de delegacio de Interna Mongolio?

Shanshan Publikigita: 2021-03-06 18:19:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, vendrede posttagmeze partoprenis en diskuto kun deputitoj de la delegacio de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, en la 4a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio. Tio estas la 4-foja partopreno en diskuto de la delegacio de Interna Mongolio, kaj Xi komunikis klarajn signalojn dum la diskuto.

Same kiel pasintjare, 5 deputitoj raportis al Xi. Deputito Zhang Xiaobing el la urbo Bayannaoer estis la unua raportanto. Li diris, ke akvokvalito de Wuliangsuhai-lago pli kaj pli altiĝas kaj la ekologia medio de la baseno iom post iom pliboniĝas.

Deputito Ge Ming el Alashan raportis, ke dependante de la konstruado de ekologiaj bazoj kiel la arbaroj Haloxylon kaj Nitraria, la industrioj kiel profunda prilaborado de sablaj resursoj progresis rimarkinde, kaj tio akcelis la ekologian protekton.

Zhou Yizhe origine estis hakisto kaj poste fariĝis arbara gardisto. Li diris en sia parolado, ke dum 20 jaroj de la plenumo de la projekto pri protektado de natura arbaro, la arbara areo en la Granda Montaro Khingan de Interna Mongolio pliiĝis je 994 500 hektaroj, kaj la ekologia medio multe pliboniĝis. Zhou estas arbarfarmisto tie kaj jam laboris pli ol 40 jarojn.

Prezidanto Xi iam emfazis, ke la ekologia medio de Interna Mongolio ne nur strikte rilatas al vivekzisto kaj disvolviĝo de la regiono, sed ankaŭ al tutlanda ekologia sekureco. Dum ĉi-foja diskuto, li refoje emfazis, ke oni devas bone protekti ekologian medion de Interna Mongolio, kaj konstrui fortan ekologian sekurecan baron en la nordo de la patrujo.

Li Guoqin estas vilaĝa sekretario de Xilin Gol. Ŝi faris proponon dum la raportado, ke necesas establi "Nacian Resursocentron pri Semokvalito de Herboj" kaj nacian bazon pri scienca esplorado kaj novigado de herbaj semoj por pligrandigi kaj fortigi la industrion de herbaj semoj de Ĉinio.

Samtage Naren Tuya, mongola elementlerneja instruistino Urad Qianqi, dividis siajn spertojn kaj tiujn de siaj geedzo kaj filino. Tio estas, lerni kaj uzi la nacian komunan lingvon estas ne nur laŭleĝa devo por ĉiuj ĉinoj, sed ankaŭ estas necesa kapablo por homoj, kiuj volas havi pligrandan disvolvan spacon.

Prezidanto Xi diris en sia parolo, ke kultura identeco estas la plej profunda identeco, la radiko de nacia unueco kaj la animo de nacia harmonio. Necesas konscience antaŭenigi la popularigon de la nacia komuna lingvo parola kaj skriba, kaj ĉiu-flanke efektivigi la uzon de ŝtatkompilitaj instrumaterialoj.

Dividu