Urbeto Zhaojin, la ruĝa grundo en nordokcidenta Ĉinio

Yu Publikigita: 2021-05-26 14:01:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La urbeto Zhaojin en Tongchuan de la ĉina nordokcidenta provinco Shaanxi estis loko de glora ruĝa historio, kaj nun rapide disvolviĝis per daŭrigo kaj disvolvado de la ruĝa spirito.

En la fruaj 1930-aj jaroj, Liu Zhidan, Xie Zichang, Xi Zhongxun kaj aliaj pli maljunaj generaciaj revoluciuloj establis la 26an trupon de la Ĉina Ruĝa Armeo de Laboristoj kaj Kamparanoj kaj la revolucian bazon Shaanxi-Gansu-a Limregiono kun la urbeto Zhaojin kiel la centro.

Transdono de la ruĝa geno

Beiliang-a Elementa Lernejo de la Ruĝa Armeo estis spuro de la revolucia historio en la urbo. Ĝi estis establita en 1955 en la malnova revolucia ejo - la loko de Chenjiapo-Kunveno.

En junio 2000, Qi Xin, edzino de Xi Zhongxun kaj patrino de la nun ĉina prezidanto Xi Jinping, vizitis la lernejon. Vidante ĝiajn kadukajn klasĉambrojn kaj malnovajn instalaĵojn, ŝi mobilizis sian tutan familion donaci 150 000 juanojn (18 116 dolarojn) por transloki kaj rekonstrui la lernejon.

De tiam, kun la subteno de la registaro kaj diversaj sektoroj de la socio, la lernejo daŭre plibonigis siajn kondiĉojn per nove konstruitaj akademiaj kaj dormejaj konstruaĵoj, profesiaj klasĉambroj kaj ludkampo kun sintezaj kaŭĉukaj kurejoj.

En majo 2018, Wang Tianjiao, tiama tria-jara lernanto, skribis leteron al Xi Jinping nome de siaj samklasanoj, rakontante al li sian sperton en lernado de revolucia historio kaj la disvolviĝon de la lernejo.

Xi skribis, ke li esperas, ke la lernantoj domaĝu la tempon kaj lernu diligente kun dankema koro, kaj fariĝu utilaj al la lando, la popolo kaj la socio en la estonteco.

Rapida disvolviĝo profitigas lokanojn

En 2015, kiam Xi Jinping vizitis la urbeton Zhaojin, li emfazis plifortigi la studon de la historio de revoluciaj bazoj, resumi historian sperton, kaj pli bone daŭrigi kaj disvolvi la revolucian spiriton kaj belan laborstilon.

La urbeto rapide disvolviĝis en la lastaj jaroj. Aŭtovojoj, loĝkomunumoj por translokitaj homoj, facilbutikoj, stadionoj kaj alia infrastrukturo estis konstruitaj. La iama malproksima kaj postiĝinta loko konstruiĝis en urbeton faman pro ruĝa turismo.

"La pokapa enspezo en 2015 kalkuliĝis al 8 848 juanoj. En 2020, la pokapa enspezo kreskis ĝis 15 235 juanoj," diris Bai Wei, sekretario de la partia filio de la urbeto Zhaojin, "La urbeto estis malriĉa kaj postiĝinta. La junuloj iris for, kaj la knabinoj ne volis geedziĝi ĉi tie. Sed en la pasintaj du jaroj, 16 universitataj studentoj revenis."

"Zhaojin estas tiel bona. Reveni ĉi tien kaj labori en ĉi tiu ruĝa loko estas sento de honoro kaj gajno,” diris Bai.

Dividu