Xi emfazas sciencan memfortigon sur altaj niveloj

Yu Publikigita: 2021-05-29 14:57:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Prezidanto Xi Jinping vendrede alvokis akceli klopodojn por konstrui Ĉinion en sciencan kaj teknologian gvidanton kaj atingi sciencteknikan memstarecon kaj memfortigon sur altaj niveloj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn al la kunveno kombinanta la ĝeneralajn asembleojn de la membroj de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj la Ĉina Akademio de Inĝenierio, kaj la Nacian Kongreson de la Ĉina Asocio pri Scienco kaj Teknologio.

Xi diris, ke sciencteknika memstareco kaj memfortigo devas ĉiam esti konsiderata kiel strategia subteno al nacia disvolvado. Li diris, ke scienca kaj teknologia evoluado devas celi la tutmondajn sciencteknikajn frontojn, servi al la ĉefaj ekonomiaj batalkampoj, strebi por plenumi la gravajn bezonojn de la lando kaj profitigi la vivojn kaj sanon de la popolo. Sciencistoj kaj inĝenieroj devas strikte sekvi aktualajn tendencojn, preni la iniciaton, alfronti problemojn, kaj venki malfacilojn.

XI diris, ke la kunveno estas grava okazo por diskuti pri la planoj de la lando por antaŭenigi sciencteknikajn novigadon kaj evoluadon, ĉar Ĉinio estas en nova vojaĝo por kompleta konstruado de moderna socialisma lando. Nome de la Centra Komitato de la KPĈ, li esprimis gratulojn al la kunveno, kaj salutojn al profesiuloj servantaj sur diversaj sciencteknikaj postenoj.

Dividu