Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, vendrede posttagmeze faris esploron kaj enketon en Lasao, la ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. Li esploris laborojn pri etnoj, religioj, protektado de antikva urbo kaj heredado kaj protektado de tibeta kulturo, kaj ankaŭ sincere interparolis kun popolamasoj.