Nova Internacia ter-mara komerca koridoro akcelas kargotransporton

Selena Publikigita: 2022-04-30 09:14:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Internacia loĝistaka centro en Chongqing

Nova Internacia Ter-Mara Komerca Koridoro estas komerca kaj loĝistika kanalo kune konstruita de Singapuro kaj provinc-nivelaj regionoj en okcidenta Ĉinio. Ĉina municipo Chongqing estas centro de funkciigo de la koridoro kun Guangxi, Guizhou, Gansu kaj aliaj okcidentaj provincoj kaj aŭtonomaj regionoj kiel ŝlosilaj nodoj. Varoj povas esti transportitaj per diversaj manieroj, inkluzive de fervojo, maro kaj ŝoseo, trapasante la Beibu-Golfon de Guangxi, al diversaj partoj de la mondo. La koridoro liveras pli rapidan alternativon de varotransporto ol itineroj al ĉinaj okcidentaj provincnivelaj regionoj tra orientaj havenoj. En la pasintaj kvin jaroj post la provfunkciado en la 28a de aprilo de 2017, pli ol 1,3 milionoj da konteneroj estis ekspeditaj tra la koridoro.

Nun la kargotransporta servo kovras pli 300 havenojn en 107 landoj kaj regionoj, inkluzive de Singapuro, Japanio kaj Germanio. Pli ol 640 specoj de varoj, inkluzive de nutraĵoj, vicpecoj de aŭtoj kaj komputiloj, ornamaj materialoj kaj aliaj, estas inkluzivitaj.

Kargotransporta trajno Dunhuang- Vjentjano- Bangkoko

Precipe en 2020 kaj 2021, preskaŭ miliono da konteneroj da varoj estis transportitaj tra la koridoro. Danke al la koridoro, ĉinaj varoj estas transportitaj al fremdaj landoj, kaj alilandaj varoj al Ĉinio.

Huang Guanghui, vicestro de Qinzhou-a Trajnosekcio de Apudmara Fervoja Kompanio de Nanning-a Buroo de Ĉina Fervoja Korporacio, diris, ke ili rimarkis kun profunda sento dum ekspedo de varoj, ke pli kaj pli multaj firmaoj de Ĉinio kaj membroŝtatoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj elektis la koridoron por sia internacia komerco.

Nun la kombinita transportservo regule funkcias por 6 direktoj, kiuj estas bone ligitaj kun Ĉina-Eŭropa Trajno. La koridoro servas kiel la nova transporta kaj loĝistika kanalo kondukanta al dekoj da landoj en malsamaj partoj de la mondo.

Dividu