Honkongo kuraĝe antaŭenmarŝos sur vojo de disvolvo pro leĝo pri protekto de nacia sekureco en Honkongo

Publikigita: 2020-07-06 17:43:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Aŭtoro: THIERRY RAMASAWMY, filmproduktanto kaj prezidanto de maŭricia televida stacio Mauritius Broadcasting Corporation

 

Antaŭ ol paroli pri Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri Protekto de Nacia Sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono, ni bezonas unue scii fonon de la leĝdono: lastatempa tumulto, kiu estas ombro koaguliĝas en mia memoro kaj ne povas esti forviŝita. Laŭ mi la nuna leĝo pri protekto de nacia sekureco donos ununuran ŝancon al Honkongo por socia paco, samtempe pluapaŝe starigos leĝbazon por sana funkciado de “unu lando, du sistemoj”.

Penso estas klara kaj preciza kaj metodo simpla kaj rekta. La ĉina registaro adoptis la leĝon unue celante eviti perfortajn eventojn en Honkongo. Tio estas praktika elekto kaj ankaŭ racia kaj logika decido. La leĝo daŭrigas la principon “unu lando, du sistsemoj” kaj donos garantion al honkonga ekonomio.

Mi vivis en Ĉinio unu jaron kaj plene komprenis leĝdonan fonon, kaj mi opinias, ke la decido de la ĉina registaro estas kaj racia kaj inteligenta, kaj konformas al ĝeneralaj scioj. Ĉinio protektas socian pacon kaj ekonomian disvolvon en propra teritorio, kio estas neriproĉebla racie kaj emocie.

Sed troviĝas negativaj vortoj pri la leĝo en la internacia komunumo. Pri tio mi volas diri, ke antaŭ ol publikigi komenton oni devas scii tradicion kaj kulturon de la lando. La premiso kaj bazo de “unu lando, du sistemoj” estas “unu lando”, kaj la leĝo pri protekto de nacia sekureco en Honkongo ĝuste solidigas la koncepton de “unu lando”, kiel aliaj provincoj de Ĉinio Honkongo havas grandan potencialan forton de disvolvo kaj donos movforton al ĉina daŭra antaŭenmarŝo.

Socio sen paco kaj ordo certe ne povas altiri investantojn. La leĝo pli bone garantios rajtojn de honkonganoj, ĝuste pro tio honkonganoj laŭdas la leĝon, ĉar Honkongo bezonas disvolviĝi plu.

Kiel persono, kiu intime atentas la ĉinan socion, mi rimarkis, ke iuj opoziciuloj je ĉia kosto ĝenas la leĝdonon, tamen la decidemo kaj kapablo de la ĉina registaro vanigos ĉiujn detruajn agojn.

Kiam ni traktas la demandon en objektiva kaj neŭtrala sinteno, ni trovas, ke la faktoj estas tute male al paroloj de iuj okcidentaj amaskomunikiloj. La leĝo pri protekto de nacia sekureco en Honkongo celas pacon, stabilecon kaj trankvilecon en Honkongo kaj protektas rajtojn kaj liberecon de honkonganoj. La leĝo por protekti Honkongon estas decida turnpunkto kaj pro ĝi Honkongo kuraĝe antaŭenmarŝos sur vojo de disvolvo.

Dividu