Ĉinio kaj Hindio devas agi al sama direkto

Publikigita: 2020-07-07 19:48:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina speciala reprezentanto pri la ĉina-hinda landlima demando, ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone konversaciis dimanĉe vespere kun hinda speciala reprezentanto kaj konsilisto pri nacia sekureco Ajit Doval. La du flankoj atingis 4 komunajn konsentojn pri mildigo de sia landlima situacio: Unue ambaŭ flankoj konsentis plenumi la gravan konsenton atingitan de gvidantoj de la du landoj; due, la du flankoj reasertis sian obeon al serio da traktatoj kaj interkonsentoj subskribitaj de la du landoj pri landlimaj demandoj; trie, la du flankoj konsentis plifortigi komunikadon per la mekanismo de la kunveno de la specialaj reprezentantoj; kaj kvare la du flankoj konsentis tuj fini la disigan procezon de siaj frontliniaj trupoj. Danke al multfoja komunikado Ĉinio kaj Hindio atingis la menciitajn komunajn konsentojn. Ili estas ege malfacile akiritaj, montris decidemon de la du flankoj pri solvado de diverĝoj pere de dialogoj kaj konsiliĝoj, donis direkton al mildigo de la landlima situacio kaj metis fidon por protekti la ĝeneralan situacion de la dulandaj rilatoj kaj protekti mondan pacon.

Aprile okazis konfliktoj ĉe la valo Galwan en la okcidenta sekcio de la ĉina-hinda landlimo, kio vekis vastan atenton de la internacia komunumo. Laŭ detaloj informitaj de la ĉina oficiala flanko, la kaŭzoj de la okazaĵoj estas tre klaraj: la hinda landlima armeo publike rompis komunan konsenton atingitan en renkontiĝo de komantantoj de la du armeoj, kiam mildiĝis la situacio ĉe la valo Galwan la hinda landlima aremo refoje trapasis la linion de efektiva regado kaj faris intencan provokon, eĉ perforte atakis ĉinajn soldatojn, kiuj celas fari interkonsiliĝon kun ili, tial okazis konflikto kaj kaŭzis vundiĝon kaj morton. La hinda aventuro serioze malobeis interkonsentojn atingitajn de la du landoj pri la landlimo, serioze malobeis principon de internaciaj rilatoj. Pro tio Ĉinio elmetis severan interkonsiliĝon kaj fortan oponon, forte defendis sian teritorian suverenecon. 

Kiel gravaj najbaroj Ĉinio kaj Hindio protektas pacon kaj stabilecon de landlimaj regionoj, kio konformas al komunaj interesoj de la du landoj. Estas atendindaj du ŝlosilaj esprimoj en ĉifojaj komunaj konsentoj. La unua estas “plenumi la konsenton atingitan de gvidantoj de la du landoj”. Oni memoras, ke aprile de 2018 en la urbo Wuhan gvidantoj de Ĉinio kaj Hindio atingis gravan konsenton en neoficiala renkontiĝo. Ili opiniis, ke Ĉinio kaj Hindio estas disvolvaj ŝancoj unu por la alia, kaj substrekis racian traktadon kaj regadon de diverĝoj. Oktobre de 2019 en la dua neoficiala renkontiĝo ili emfazis persisti plu en granda direkto de amika kunlaboro, reasertis sin dediĉi plu al protekto de paco kaj stabileco de landlimaj regionoj, zorgeme trakti diverĝojn kaj ne ekskali diverĝojn al konflikto.

La dua esprimo estas “dialogo kaj konsiliĝo”. La du flankoj konsentis okazigi kunvenojn de la labormekanismo por konsiliĝo kaj kunordigo pri la ĉina-hindaj landlimaj demandoj regule sen interrompo, senĉese agordi kaj plifortigi konstruadon de konfidaj rimedoj en la landlimaj regionoj, bonvenigis la progreson akiritan en la lastatempaj militaj kaj diplomatiaj kunvenoj inter la du landoj, konsentis daŭrigi dialogon kaj konsiliĝon, ktp. Tiuj komunaj interkonsentoj atingitaj de la altnivelaj flankoj de la du landoj montras, ke la du flankoj konas, ke dialogo kaj interkonsiliĝo estas la ununura metodo por solvi intensiĝon de landlimaj regionoj.

Kiel la du plej grandaj evoluantaj landoj de la mondo kaj novaj merkatoj kun pli ol miliardo da loĝantaro Ĉinio kaj Hindio protektas landliman pacon kaj stabilecon, kio havas gravan signifnon.

Nun prosperigo kaj disvolvo estas la unua grava tasko antaŭ kaj Ĉinio kaj Hindio, kaj la du landoj havas saman bezonon.

Aparte dum la pandemio de la kronvirusa malsano, multaj landoj inkluzive de Hindio, alfrontas relative grandan premon de prevento kaj rego de epidemio kaj premon el rekomenco de ekonomio, kaj iu ajn ago malhelpa al la stabileco de la dulandaj rilatoj pliseriozigos la situacion. Tial la hinda flanko devas ĝuste enkonduki la publikan opinion, eviti agojn, kiuj plivastigos kaj plikomplikos disputojn.

Kaj tiu ĉi jaro markas la 70an datrevenon de ĉina-hindaj diplomatiaj rilatoj, kaj ke la duflankaj rilatoj spertis komplikaĵojn, kaj la hodiaŭa disvolva situacio ankoraŭ ne estas facila. Ĉinio kaj Hindio devas marŝi al la sama direkto, plenumis atingitajn komunajn konsentojn, protekti landliman pacon kaj stabilecon per realaj agoj kaj enkorpigi propran devon por stabileco kaj paco de la mondo.

Dividu