Estas tre klara la ĉina starpunkto kontraŭ tiel nomata triflanka intertraktado pri armila regado

Publikigita: 2020-07-10 20:49:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto Usono volas inviti Ĉinion fari intertraktadon pri armila regado. Pri tio vendrede Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris, ke estas tre klara la ĉina starpunkto kontraŭ tiel nomata triflanka intertraktado pri armila regado, kaj la esprimo de Usono tute estas artifiko por politika celo.

Tiutage en regula gazetara konferenco Zhao diris demandite pri tio: “Leginte deklaron de la usona Ŝtata Kongreso mi memoras onidiron de ĉinoj, ke oni scias ion sed ŝajnigas sin nescia. Estas tre klara la ĉina starpunkto kontraŭ tiel nomata triflanka intertraktado pri armila regado, kion Usono klare scias. Sed Usono restas insistema, kaj eĉ distordis la ĉinan starpunkton. Tio ĝuste montras, ke la usona aserto pri tiel nomata triflanka intertraktado estas ne serioza nek sincera, sed tute artifiko por politika celo.”

Dividu