Estas atendindaj ekonomiaj donitaĵoj de Ĉinio en unua duonjaro

Pluveta Publikigita: 2020-07-14 19:27:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 14an de julio la Dogana Departemento de Ĉinio publikigis donitaĵojn dirante, ke la totala sumo de importa kaj eksporta komerco de Ĉinio en la unua duonjaro atingis 14,24 duilionojn da juanoj, malplimulte je 3,2% ol tiu de la sama periodo de la lasta jaro. La malkreskanta kvanto malpliiĝis je 1,7% ol tiu de la antaŭaj 5 monatoj. En junio respektive kreskis la importado kaj eksportado de Ĉinio. Influite de la kronvirusa epidemio serioze malantaŭeniĝis la monda ekonomio kaj reduktiĝis la internaciaj komercado kaj investado. Kiel granda lando en la kampo de komercado kaj investado Ĉinio la unua rekomencis laboradon kaj produktadon, liveris grandnombron da materialoj por tutmonda batalo kontraŭ la epidemio, kaj samtempe antaŭenpuŝis renormaliĝon de la tutmonda ekonomio.

La pozitiviĝo de la komercaj donitaĵoj montras, ke la ĉina ekonomio jam eliris el la malluma momento en la postepidemia tempo. En la unua trimestro, la plej malfacila periodo, malkreskis la ĉina ekonomio je 6,8%. Tiam Ĉinio praktikis plej seriozajn kontraŭepidemiajn rimedojn. Multaj eksterlandanoj opiniis, ke la rimedoj estas tro seriozaj kaj kaŭzos malbonan influon al la ekonomio. Tamen la fakto post duonjaro pruvis, ke estas nur provizora la influo de la sciencaj kontraŭepidemiaj rimedoj al la ekonomio. Post la epidemio la ĉina ekonomio havos pli vastan disvolviĝan spacon.

La Aĉetindico de Administrantoj de Ĉinio en junio estas 50,9%, pli alta ol la kriza linio en la pasintaj sinsekvaj 4 monatoj. La novaĵagentejo Reuter raportis, ke la Aĉetindico de Administrantoj prezentas la rapidiĝon de la produktado de Ĉinio. Adam Posen, direktoro de Peterson Institucio por Internacia Ekonomio, diris, ke la ĝustatempaj kaj efikaj rimedoj de la ĉina registaro kontraŭ la epidemio estas ŝlosilo por revigliĝo de la ekonomio.

De la lastaj jaroj Ĉinio senĉese profundigis reformadon, grandigis malfermon, publikigis Leĝon pri Eksterlanda Investado, bonigis komercan medion kaj reduktis regularojn por eksterlanda investado dum la epidemia periodo. Favoraj politikoj alportis atenditan efikon. La boniĝo de la ĉina ekonomia forte kuraĝigis eksterlandajn ekonomikistojn. Ekonomikisto Louis Kuijis opiniis, ke plue reprosperiĝos la ĉina ekonomio. Li anticipis, ke la enlanda malneta produktkvanto de Ĉinio kreskos je 1,2 ĝis 1,7 %.

Dividu