Intenco de Usono minaci Ĉinion per “akto”estas vana

Minosun Publikigita: 2020-07-15 21:27:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe Usono, spite al serioza trakado de Ĉinio, subskribis la tielnomatan “Akto pri Honkonga Aŭtonomeco”, adoptitan de la usona Kongreso, en leĝon, malice malhonorante la ĉinan Leĝon pri Nacia Sekureco en Honkongo kaj minacante fari sankciojn al Ĉinio. Tio estas krude interveni en internajn aferojn de Ĉinio kaj grave malobservi la internacian juron kaj la principon de internaciaj rilatoj, kaj tio plie montras la malbelan vizaĝon de iuj usonaj politikistoj, kiuj intencas kontraŭi Ĉinion kaj malordigi Honkongon. La intenco de Usono minaci Ĉinio per “akto” estas certe vana kaj fiaska.

Sed iuj usonaj politikistoj trans Pacifiko ne volas, ke Honkongo revenu en pacon. Kiel la plej granda nigra mano, de 1984 ĝis 2014, la usona Kongreso akceptis pli ol 60 tielnomatajn “aktojn” pri Honkongo. En la pasinta jaro, por subteni la fortojn, kiuj kontraŭas Ĉinion kaj tumultigas Honkongon, Usono adoptis la “Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo 2019. Nun Ĝi, levante la standardon de “demokratio” kaj “libereco”, elpensis la tiel nomatan “Akto pri Honkonga Aŭtonomeco”, kaj ĝi volas per la akto fari sankciojn kaj minacojn al Ĉinio kaj atenci la homajn rajtojn kaj interesojn de la honkongaj civitanoj. Ĝia celo estas klara: kaosigi Honkongon kaj reteni Ĉinion.

Usonaj politikistoj proklamis fari sankciojn al personoj, financaj institucioj kaj aliaj organizaĵoj, kiuj “atencis la aŭtonomecon de Honkongo”, kio rimarkinde tretas la internacian juron. En 1970 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj trapasigis “Principan Deklaracion de Internacia Juro”, laŭ kiu neniu ŝtato aŭ ŝtatogrupo havas rajton rekte aŭ nerekte interveni en la internajn aferojn aŭ diplomatiajn aferojn de alia lando. La tiel nomataj “sankcioj” faritaj de Usono malobservas la internacian juron kaj la principon de internaicaj rilatoj. Do ĝia akto estas papero eluzita.

Iu ajn sankciado estas ambaŭtranĉa glavo. Usono, per la “karto de Honkongo”, retenas la disvolviĝon de Ĉinio, tamen ĝi mem ankaŭ estos vundita.

La sankcioj de Usono ne ŝancelos la fundamenton de la honkonga disvolviĝo, nek timigos la 1,4-miliardan ĉinan popolon en kiu troviĝas la honkonganoj. Kontraŭ la usona “akto” pri Honkongo Ĉinio jam klare esprimis fari sankciojn al usonaj koncernaj personoj kaj organizaĵoj. Tiuj usonaj politikistoj ne misjuĝu la firman volon de Ĉinio defendi la suvenerecon, sekurecon kaj evoluajn interesojn. Ĉiuj sankcioj nepre suferos kontraŭsankciojn!

Dividu