Usonaj politikistoj kaptitaj de imaga timo fariĝas grandega minaco de mondpaco

xiong linping Publikigita: 2020-07-16 21:43:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Same kiel la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, la komerca konsilanto de la Blanda Domo Peter Navarro kaj aliaj, la usona konsilanto pri ŝtataj sekurecaj aferoj Robert O’Brien antaŭ nelonge arogante pretendis, ke la ĉina reganta partio kaŭzas grandan minacon al “Usono kaj ĝiaj aliancanoj”, malice malhonorante kaj atakante la politikan reĝimon de Ĉinio. En tio klaruloj jam vidas, ke tiu ĉi homo estas kaptita de ekstrema ideologia antaŭjuĝo kaj McCarthy-monomania absortaĵo. Liaj vortoj nur helpas al la decidfarantaro de la Blanka Domo transloki enlandajn kontraŭstarojn kaj protekti ĝiajn politikajn interesojn.

Tiuj, kiuj interesiĝas pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, trovas, ke iuj politikistoj de la Blanka Domo jam estas hantitaj. Ili neniam lacos por nigrigi Ĉinion; ili ĉiam ripetas “minacon” kaj “provokon” de Ĉinio, kaj sekve kriante ĝi “dekroĉiĝas” de Ĉinio. Kion ili timas?

Tiuj usonaj politikistoj atakas Ĉinio per ĉiaj eblaj manieroj, kun la celo ĵeti la respondecon al alia. Nuntempe Usono dronas en senprecedenca embaraso ĉu en la kontrolo de la epidemio aŭ ĉu en la enlanda ekonomio. Ili jam havas neniun rimedon por fari reagon, do Ĉinio fariĝas ilia“propeka kapro”. Kaj per tio ili atingas la celon deturni la rigardon de la publiko kaj liberigi sin de misfaro.

La absurdaĵoj de Robert O’Brien pri Ĉinio reflektas la plendon kaj fiasksenton de iuj usonaj politikistoj. Unuflanke ili obstine opinias, ke la progresiĝo kaj potenciĝo de Ĉinio ŝuldiĝas nur al la merkata malfermo de Usono al Ĉinio, kaj pro tio Ĉinio devas danki Usonon; aliflanke ili malesperas, ke Ĉinio fariĝis ne tia, kian ili deziras, kaj per tio ili juĝas, ke la longatempa kontaktiĝo de Usono kun Ĉinio estas “radikale fiaska”. Sekve, ili devas esti “fortaj” kontraŭ Ĉinio. Ili volas kaj “proksimiĝi al Ĉinio” kaj “reformi Ĉinion”, kaj fine protektas sian hegemonion super la mondo.

Kunlaboro utilas al ambaŭ, batalo vundos ĉiun el ili. Tio estas grava sperto akirita el la pli ol 40 jaroj de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Reĝima diferenco ne devus rezultigi nulludon, kaj la feliĉo de la dulandaj popoloj ne devus stari sur la bazo de interbatalo. Vaŝingtono devas trankvile kaj racie trakti Ĉinion, ellaboro racian politikon pri Ĉinio, kaj nur per tio Usono povos eliri el la embasaro kaj trovi novan vojon. La usonaj politikistoj revenu al racio!

Dividu