Elpensantoj de mensogoj pri Xinjiang estas ja plej grandaj atencantoj de homaj rajtoj

xiong linping Publikigita: 2020-07-17 20:47:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, la usona konsilanto pri ŝtataj sekurecaj aferoj Robert O’Brien kaj aliaj politikistoj kontraŭantaj Ĉinion, kun plenbuŝo da mensogoj, levante la standardon de homaj rajtoj, senhalte babilaĉis por malhonori la politikon de Ĉinio pri Xinjiang, kaj dissemis mensogojn, ke en Xinjiang ekzistas “grandmezura malliberigo”, “devigita laboro”, “populacia regado” kaj tiel similaj. Sed ili donas neniun atestojn, kaj iliaj rimarkoj estas foje kaj foje pruvitaj falsaj.


Antaŭ nelonge la usona ambasado en Ĉinio aperigis tekston, en kiu ĝi faris kalumnion, ke “la ĉina registaro atencas homajn rajtojn en Xinjiang”, kaj atakon kun foto, ke ĉinaj artikloj estas “fabrikitaj de sklavaj laboristoj”, sed estis retano, kiu tuj rekonis, ke la foto estas homefarita. Retanoj mokis, “ĉu mensogo jam fariĝas ĉefa tasko de la usona ambasado en Ĉinio.” “Ŝajnas, ke nigrigo al Ĉinio fare de Usono jam estas ĉiutaga manipulo de iuj usonaj politikisto.”

Ke Robert O’Brien malgloris la ĉinan regantan partion pri “populacia regado” al la ujguroj, tio estas plena je senbaza elpenso kaj malica kalumnio. De pli ol 40 jaroj la populacio de la ujguroj en Xinjiang kreskas de 5,55 milionoj al 11,68 milionoj. Ĉu ekzistas en tio “populacia regado”?

Kiam “homaj rajtoj” reduktiĝas al politika instrumento de usona hegemonio kaj de iuj usonaj politikistoj, kiuj elforas siajn proprajn interesojn, la tiel nomata “homaj rajtoj” nature ne plu povos la mondon.

Usono elpensas la problemon de homaj rajtoj en Xinjiang kiel politikan bastonegon, celante ataki la internacian prestiĝon de Ĉinio, sed la mondo ne akceptas la elpensaĵon. En la 44a kunveno de la Konsilio de UN pri Homaj Rajto, antaŭ nelonge okazinta, 46 landoj publikigis komunan deklaracion, pozitive taksante la disvolviĝon de Ĉinio en la afero de homaj rajtoj en la regiono Xinjiang, kaj forte kritikante, ke Usono provokas Ĉinion per problemo de homaj rajtoj. Tio montras, ke justeco restas en la koro de la homo.

Se Mike Pompeo, Robert O’Brien kaj aliaj homoj volus rekoni la situacion de Xinjiang, ili devus aŭskulti la komunan voĉo de la internacia komunumo. Se ili havus dubon pri Xinjiang, do estus pli bone, ke ili iru al Xinjiang kaj rigardu per siaj okuloj. Se ili ne volas aŭskulti kaj nur manipuli politikon, ili nepre vundos aliajn kaj sin mem.

Dividu