Usonaj politikistoj intence kalumniantaj Ĉinion kondukas malhonoron al si mem

Pluveta Publikigita: 2020-07-18 18:44:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, la usona konsilanto pri ŝtataj sekurecaj aferoj Robert O’Brien kaj aliaj politikistoj kontraŭantaj Ĉinion intence kaluminiis Ĉinion. Tamen la longtempa enketo publikigita de Universitato Harvard prezentas, ke la kontenteco de ĉinaj civitanoj pri la registaro plialtiĝis preskaŭ ĉiuflanke ekde 2003. La enketo montras altan konfidon kaj subtenon de la ĉina popolo al la Komunista Partio de Ĉinio. Kompare kun la enketo, la kalumniado de tiuj usonaj politikistoj estas malhonoro por ili mem.

Fakte la intenco de O’Brien estas facile travidebla. Unue, kun la pensmaniero de Malvarma Milito tiuj usonaj politikistoj ĉiam retenas disvolviĝon de Ĉinio per ĉiaj ajn rimedoj. Due, ili intencas kovri la malsukceson de usona kontraŭepidemia laboro kaj deturnis al Ĉinio la malkontentecon de la usona popolo.

Kial tute malsamas la efiko de la kontraŭepidemia laboro de Ĉinio kaj de Usono? En Ĉinio la reganta partio baziĝas sur la popolo kaj havas kun la popolo komunajn interesojn. Tamen en Usono la registaro faras decidojn laŭ la postulo de iuj kuninteresaj grupoj, sed ne laŭ la bezono de la popolo.

Nun la nombro de konfirmitaj kazoj kaj de mortintoj en Usono okupas kvaronon de la tuto de la tuta mondo. Pompeo kaj O’Brien evidente devas porti respondecon pri tio. Kalumniado al Ĉinio nur prezentas la senpovon de la usona registaro.

Dividu