Nepre seniluziiĝos Pompeo kaj liaj similaj en ties malordigo de Suda Ĉina Maro

xiong linping Publikigita: 2020-07-19 15:45:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo multfoje troigas la streĉitan situacion de la regiono Suda Ĉina Maro, kalumniante “neleĝa” la postulon de Ĉinio pri la suvenereco kaj maraj rajtoj de la teritorio de la Suda Ĉina Maro kaj dissemante malpacon inter Ĉinio kaj ĉi regionaj landoj. Samtempe kun tio, usonaj militaj ŝipoj kaj aviadiloj de tempo al tempo faris provokon kaj paradis per militaj fortoj. En tia okazo, kiam la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ĉiam pli streĉiĝas, Pompeo kaj liaj similaj, evidente, intencas detrui la pacon de la Suda Ĉina Maro kaj subpremas Ĉinion per tiuj agoj. Kaj por tio la usona registaro perfidas sian iaman promeson ne teni starpunkton pri la suvenera problemo de la Suda Ĉina Maro.

Kiel lando ekster la regiono Suda Ĉina Maro, Usono ne estas koncernato de disputo pri la Suda Ĉina Maro, kaj sekve entute ne havas rajton priparoli pri la problemo. Sed, por siaj propraj interesoj, iuj usonaj politikistoj en ĉia maniero faras konfuzon en la regiono. Laŭ statistiko, tiu ĉi usona registaro, depost sia enposteniĝo, plenumis pli ol 20 tielnomatajn agojn “naviga libereco” en la Suda Ĉina Maro, kaj ĉi tie ĝi senbride faras militigon. Ekde julio la usona armeo faris dufojan ekzercadon de du aviadilŝipoj en la Suda Ĉina Maro. Usono jam fariĝas la plej granda detruanto de la regionaj paco kaj stabileco.

Nuntempe Ĉinio kaj la Asocio de Sudorientaziaj Nacioj rapidigas interkonsiliĝi pri “Kodo de Konduto en la Suda Ĉina Maro”, sed ĝuste tiam Pompeo kaj liaj similaj komencis semi malakordon kaj krei konfuzon en la Suda Ĉina Maro. Ilia intenco estas instigi kontraŭ Ĉinio aliajn landojn postulantajn teritorian suvenerecon super la Suda Ĉina Maro, subfosi la stabilajn rilatojn inter Ĉinio kaj tiuj landoj, kaj sekve plenumi sian subpremon al Ĉinio. Kaj cetere, vizaĝe al la ĉiam daŭra disvastiĝo de la epidemio en Usono, la ludado de “karto de la Suda Ĉina Maro” povas helpi al usonaj politikistoj deturni la enlandajn kontraŭstarojn kaj kaŝi la fiaskon de Usono en la respondo al la epidemio. Kompreneble, troigante la streĉitan situacion, tiuj usonaj politikistoj havas alian celon, tio estas, krei ŝancon por vendadi usonajn armilojn al tiuj regionaj landoj kaj kontentigi enlandajn komercistojn de armiloj kaj municioj.

Ĉinio kaj la landoj de la Asocio de Sudorientaziaj Nacioj havas kapablon kaj saĝon solvi sian problemon, ne bezonante, nek permesante, intervenon de lando ekster la regiono. La historio pruvos, ke nepre seniluziiĝas Pompeo kaj liaj similaj en ties malordigo de Suda Ĉina Maro.

Dividu