Resti en Ĉinio estas ĝusta elekto de multnaciaj firmaoj por disvolviĝo

Publikigita: 2020-07-20 20:15:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kia ajn estas la ekonomia situacio, pintklasaj entreprenistoj ĉiam povas kapti komercajn okazojn per sia akravido kaj atingi siajn celojn.

Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping diris en sia responda letero al 18 ĉefaj afergvidaj oficistoj, kiuj promesis resti enradikiĝintaj en Ĉinio malgraŭ la duobla influo de protektismo kaj la kronvirusa epidmeio, ke ilia decido estas ĝusta elekto.

Ili estas reprezentantoj de la Tutmonda Konsilio de Ĉefaj Afergvidaj Oficistoj, kiu konsistas el 39 tutmondaj ĉefaj multnaciaj kompanioj. Antaŭ nelonge ili sendis komunan leteron al Xi, esprimante sian firman fidon pri la paca kaj malferma disvolviĝo de Ĉinio, kaj promesante resti enradikiĝintaj en Ĉinio.

Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montris ĵaŭde, ke en la dua trimestro de la kuranta jaro la malneta enlanda produkto de Ĉinio grandiĝis je 3,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Dum la periodo estis aldonitaj 5,64 milionoj da laborpostenoj, plenumante 62,7% de la jara celo.

La donitaĵoj ne nur povas de unu flanko pruvi la ĝustan juĝon de ĉi tiuj multnaciaj kompanioj, sed ankaŭ reflektas la fortan regadan kapablon de la ĉina registaro, kiu samtempe substrekis la epidemian regadon kaj sociekonomian disvolvadon kaj atingis grandajn rezultojn. Artikolo de la svisa ĵurnalo Nova Zuriko diris, ke la kapablo de registaro en prevento kaj regado de la kronvirusa epidmeio povas esti rigardata kiel unu el la gravaj indicoj de perspektivoj de ĝia ekonomia disvolviĝo. Ĝi aldonis, ke kiam la usona ekonomio lamentis pro malorda traktado de krizoj, Ĉinio kaj Eŭropo aldonis fidon al la investantoj

Ambaŭ makroekonomia prognozo kaj mikroekonomiaj komercaj agadoj plene montras, ke la fundamentoj de longtempa disvolviĝo de la ĉina ekonomio ne ŝanĝiĝis. Laŭ la freŝa prognozo de la Internacia Mona Fonduso, en la kuranta jaro la monda ekonomio malkreskos je 4,9%, kaj Ĉinio eble estos la unika ekonomio kun pozitiva kresko. La germana aŭtofabrikanto Volkswagen lastatempe anoncis, ke ĝi plu efektivigos sian planon pri investado en Ĉinio, kaj investos kune kun siaj partneroj pli ol 4 miliardojn da eŭroj en Ĉinio.

Efektive, la ekonomia fundamento de Ĉinio ne nur estas vasta, sed ankaŭ fariĝos pli kaj pli solida kaj alloga kun la profundigo de reformo kaj malfermo de Ĉinio. Ĝi estas fruktodona tero por la sukceso de ĉinaj kaj alilandaj entreprenistoj. Kun plua reduktiĝo de negativaj listoj de fremda investado, senĉesa optimumigo de komerca medio, kaj plibonigo de rimedoj kaj leĝaj sistemoj pri akcelo de investado kaj protekto de intelekta proprieto, la disvolviĝo de Ĉinio liveras grandegan terenon al multnaciaj kompanioj kaj ankaŭ kreas senlimajn komercajn oportunojn.

Dividu