Internaciaj firmaoj rapidigas disvolviĝon en Ĉinio

Lucia Publikigita: 2020-07-21 21:07:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Germana aŭtomobila firmao Volkswagen (Ĉinio) planas kune investi 4 miliardojn da eŭroj kune kun siaj partneroj en Ĉinio. Stephan Wollenstein, ĉefa afergvida oficisto (CEO) de la firmao diris dum intervjuo kun raportisto de Ĉina Komunikila Grupo, ke la plua malfermo de Ĉinio liveras pli multajn ŝancojn al Volkswagen. Fakte multaj decidfarantoj de internaciaj firmaoj esprimis similajn opiniojn. Ekzemple Qualcomm, Exxon Mobil, Pepsi, JP Morgan ktp. Ili rapidigas siajn aranĝojn en la ĉina merkado.

Nun ankoraŭ disvastiĝas la pandemio en la mondo, kaj ĝi kaŭzis kaj kaŭzos negativan influon al la monda ekonomio. Sed Ĉinio fariĝis la unua granda ekonomio elirinta el la recesio kaŭzita de la pandemio. Fakte, kia ajn estas la ekonomia situacio, pintklasaj entreprenistoj ĉiam povas kapti komercajn okazojn per sia akravido kaj atingi siajn celojn. Ni firme kredas, ke la fundamentoj de la longtempa ekonomia kresko de Ĉinio ne ŝanĝiĝis kaj ne ŝanĝiĝos, do resti en Ĉinio estas ĝusta elekto de tiuj firmaoj por disvolviĝo.

Laŭ nove publikigitaj donitaĵoj de la ĉina Nacia Statistika Buroo, en la dua trimestro la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 3,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, post la falo de 6,8% en la unua trimestro. La donitaĵoj fortigas investan fidon de fremdlandj firmaoj. La Internacia Mona Fonduso prognozis, ke Ĉinio fariĝos la unika ekonomio kiu povos realigi pozitivan kreskon ĉijare.

Kvankam la internacia investado estis influita de pandemio, sed Ĉinio sendube estas la plej alloga celloko de tutgloba investado.

Sendube, antaŭenpuŝo de altkvanta malfermo estas ŝlosila elemento de Ĉinio por garantii varmecon de fremda investo.

Kronvirusa epidemio ne estas la unua pandemio de la homaro. Ĝi ankaŭ ne estos la lasta. Nuntempe, la epidemia situacio tra la mondo ankoraŭ estas tre maltrankviliga. Ĉinio ĉiam estas preta por respondi krizojn kaj havas fortan fidon solvi problemojn. Samtepme, Ĉinio dividas disvolvan dividendon kun la tuta mondo.

Dividu