Kial Britio ŝanĝis sian kunlaboran sintenon al Ĉinio

Lucia Publikigita: 2020-07-23 21:10:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris, ke lia vizito al Britio celas al ĉeftemo pri Ĉinio. Nelonge post lia atingo, Britio deklaris haltigi la ekstradician traktadon kun la Honkonga Speciala Administracia Regiono(HSAR) kaj ĉesigi partoprenon de Huawei en konstruado de la kvina-generacia komunika reto de la lando

Ĉi-junie, brita ĉefministro Boris Johnson diris, ke Britio ne ĉesos kunlaboron kun Ĉinio. Sed en la pasintaj semajnoj, kio ŝanĝis lian decidon?

Brita ĵurnalo The Guardian raportis, ke Pompeo ne tuj vizitis ĉefministron Johnson, kio serioze obeis diplomatian etiketon.

Krome, usona registaro plene uzis la zorgon de Britio pri komerca perdo en Eŭropo, ĉifoje Pompeo ankaŭ celas fari traktadon pri libera komerco inter Usono kaj Britio.

Laŭ raporto, Usono esperis ke ĝiaj agrikulturaj produktoj kaj viando povos esti plene akceptataj de la brita merkato, kaj samtempe petis fari profundan interŝanĝon en kampoj de medicine kaj medicina servo. Sed fakte, la brita publiko zorgas pri a genetike modifitajn manĝaĵojn de Usono. Samtempe ilia medicina servo havas propran principon. Usono ne povas simple ŝanĝi ĝin.

Ni volas demandi la britan registaron, ĉu vi estas ĉikanita de la usona registaro? Ĉu vi estas premita de usona registaro por ĉesigi kunlaborojn kun Ĉinio?

Dividu