MOS repondis kondamnojn de Mike Pompeo

Lucia Publikigita: 2020-07-24 20:29:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde laŭ la loka tempo, la Monda Organizo pri Sano okazigis gazetaran konferencon pri kronvirusa epidemio. Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus respondis kondamnojn de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo. Tedros diris, ke ĉiuj kondamnoj de Pompeo estas falsaj. La unika fokuso de la Monda Organizo pri Sano estas savi vivojn, kio ankaŭ estas la plej grava tasko de la MOS. La organizo certe ne estos influata de la negativa parolado, kaj la internacia komunumo ankaŭ devas distingi ĝustecon.

Nun la epidemio bedaŭrinde disvastiĝas tra la mondo, kaj restas pluraj duboj pri la viruso, kio bezonas esti solvita de sciencaj esploristoj tra la tuta mondo. Dissemo de politika viruso ne faros iun ajn landon reprospera. Nun diversaj landoj devas laŭeble nuligi diverĝon, kunlabori kaj fine venki la epidemion.

Maria Van Kerkhove, teknika direktoro de urĝaj programoj de la Monda Organizo pri Sano estas usonano. Ŝi esprimis sian fieron pro kunlaboro kun Tedros kiel membro de la MOS.

Michael Ryan, respondeculo de urĝaj programoj de la Monda Organizo pri Sano, diris, ke en la pasintaj sep monatoj, laborantoj de la MOS ĉiutage laboris 20 horojn. Ilia celo estas unika, t.e. savi vivojn tiel multe kiel ili povas. Ryan emfazis, ke la MOS ne zorgos ĉiun ajn paroladan atakon, ili daŭre servos la tutmondajn vundeblajn grupojn.

Krome, laŭ imformo de la ĵurnalo The Hill, marde vespere laŭ la loka tempo, Nancy Pelosi, prezidanto de la usona Ĉambro, de Reprezentantoj nomis la kronvirusan viruson Trump-viruso, kio streĉigis sian vortmiliton kun Trump.

Kiam Pelosi akceptis intervjuon de CNN, ŝi diris, ke prezidento Trump finfine konsciis, ke li eraris. Nun li komencis subteni uzadon de maskoj, kaj agnoskis ke la kronvirusa malsano estas pandemio. Sed pro lia antaŭa neglektado, usona epidemia situacio pluapaŝe malboniĝos.

Ni rimarkigis, ke ŝi refoje menciis la esprimon “Trump-viruso” dum la intervjuo kun CNN.

Dividu