Ĉinio ordonis al Usono fermi sian ĝeneralan konsulejon en urbo Chengdu

Lucia Publikigita: 2020-07-24 21:42:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio vendrede informis Usonon, ke ĝi fermu sian ĝeneralan konsulejon en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu, por respondi la usonan direktivon al Ĉinio pri fermo de ĝenerala konsulejo en Houston.

Maria Zakharova, proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ĵaŭde diris, ke la agado de usona registaro malobeis sian juran spiriton. Jon R. Taylor, usona politika profesoro, diris, ke Usono celas turni atenton de usona publiko sur la malsukcesa prevento kaj regado de la pandemio.

Kiel la unua ĝenerala konsulejo en Usono, la ĝenerala konsulejo de Ĉinio en Houston ĉiam respektas internaciajn kaj lokajn leĝojn, kaj faris multajn amikecajn laborojn por akceli komprenon inter la du landoj kaj fortigi kunlaborojn en diversaj kampoj.

Nun iuj usonaj politikistoj postulis fermi la laŭleĝe funkciantan konsulejon, ili eĉ esprimis ke eble pli multaj konsulejoj estos fermitaj, ni bedaŭras ke usona ŝtata profito estas rabokaptita de personaj interesoj de iuj politikistoj.

Ĉinio ĉiam taksis ĉina-usonajn rilatojn laŭ la strategia alteco kaj longtempa perspektivo. Nuntempe la dulandaj rilatoj suferas fortan defion, Ĉinio urĝas Usonon retiri sian decidon fermi la ĉinan ĝeneralan konsulejon en Houston, kaj fari klopodojn por revenigi duflankajn rilatojn al la normala vojo.

Dividu