Krei malordon en Suda Ĉina Maro – malico de Usono evidentiĝas

xiong linping Publikigita: 2020-07-28 18:48:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La problemo de la Suda Ĉina Maro jam fariĝas unu el la rimedoj de Usono reteni Ĉinion. Same kiel en la Sudorienta Azio, ankaŭ en tiu ĉi regiono Usono fabrikas konfuzon, detruas la ekvilibron de forto inter diversaj flankoj, igas regionajn landojn tiel malcedemaj, ke intertrakto estu pli malfacila. En la internacia ordo ne ĉiuj landoj havas saman potencon, kaj la diferenco de potenco nature influos intertrakton. Se nur Usono ludas la rolon de entrudiĝanto en tiu ĉi regiono, paca kunekzisto ne povos realiĝi.

La suvereneco super la insuloj de la Suda Ĉina Maro estas temo al juristoj kaj historiistoj. La historio de la regiono estas tre komplika, ĉar ĉi-tieaj popoloj kaj landoj havas interrilatojn dum kelkcent jaroj. Tiu ĉi problemo devas esti nur solvita per sincera intertrakto, sed ne per interveno de lando, kiu estas ekster la regiono. Tiu interveno celas reteni Ĉinion kaj fabriki malordon ĉirkaŭ Ĉinio.

Ĉinio, kiu estis jarcente humiligita de okcidentaj potencoj, nepre certigas siajn rajtojn esti respektataj internaciskale. Ĝi necese sekvas la politikon de solidareco kaj kunlaboro kaj, rezulte de tio, ne lasos sin evolui en tian, kia nun estas Usono. Ke Ĉinio tiamaniere pruvos alian internacian ordon pli justan kaj pli pacan, tio estas ebla.

Dividu