Subpremo de usonaj entreprenoj fare de Pompeo kaj liaj similuloj por apartigi ilin de Ĉinio estas frenezaĵo

xiong linping Publikigita: 2020-07-30 22:15:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo faris paroladon en la Biblioteko Nixon en Kalifornio. Li senskrupule kalumniis Ĉinion pri ĝia minaco al usonaj entreprenoj, asertante, ke la usonaj entreprenoj, kiuj faras komercon kun Ĉinio, “plataĉas la regantan partion de Ĉinio”, kaj tio rezultigas, ke “Ĉinio prirabas Usonon”. Fakte, Pompeo kaj liaj similuloj, kiuj foj-refoje parolas pri “libera konkurenco”, estas ja perforte ĝenantaj normalajn komercajn decidojn de usonaj entreprenoj, kaj ili vere estas politikaj nigraj manoj malhelpi la liberan disvolviĝon de usonaj entreprenoj.

En sia parolado li citis vortojn, kiujn iom pli frue diris Robert O’brien, usona konsilanto pri ŝtata sekureco, asertante, ke “la hotelo Marriott kaj la flugkompanioj American, Delta, United, ĉiu en sia retejo forstrekis vortojn menciitajn pri Tajvano, por eviti koleriĝon de Pekino.” Sed ĉiu, kiu havas komunan konon, ja scias, ke Tajvano estas nedisigebla parto de Ĉinio, kaj ke alilandaj kompanioj funkciantaj en Ĉinio devas respekti la suverenecon kaj la teritorian integrecon de Ĉinio kaj observas la leĝaron kaj regularon de Ĉinio. Antaŭe la hotelo Marriott enskribis Tajvanon kiel “landon”, kaj la flugkompanio American metis Tajvanon en la saman vicon de Ĉinio, kio evidente malobservas la pricinpon de “unu Ĉinio”kaj vekis fortan malkontentiĝon en la ĉina popolo. Kaj tamen Pompeo konscie konfuzis la aferon, kaj kontraŭfakte diris, ke Ĉinio “perforte devigis” tiujn usonajn entreprenojn. Ĉu tio estas konduto de usona ŝtatsekretario? Pompeo jam perdis sian minimume profeisan kvaliton kaj virtan konsciencon. Li volas provoki la principon de “unu Ĉinio”.

Kial usonaj entreprenoj volas komerci kun Ĉinio? Jen kialo, ke dum pli ol 40 jaroj, ekde kiam stariĝis la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, reciprokaj interesoj en la duflanka komerco ĉiam estas esencaj. En la lastaj jaroj la jare venda enspeco de usonaj entreprenoj en Ĉinio atingis 700 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la profito superis 50 miliardojn da usonaj dolaroj. Samtempe kun tio, altkvalitaj kaj malaltprezaj artikloj penetris en mil kaj mil usonajn familiojn kaj faciligis tieajn konsumantojn. Usonaj entreprenoj akiris gigantajn profitojn el la ĉina merkato, kaj ankaŭ usonaj popolanoj profitas el tio multe. Sed Pompeo diris, ke “Ĉinio prirabas Usonon”, kaj tio simple estas sensencaĵo.

Pompeo kaj liaj similuloj devigas usonajn entreprenojn transloĝiĝi for de Ĉinio kaj mensogas, ke Ĉinio “perforte devigas” kaj “prirabas” Usonon, kaj tial igas la ĉinan ekonomion “dekroĉiĝi” de la usona. Tio rimarkinde malobservas la leĝon de ekonomio, la volon de entreprenoj, kaj la fluon de la epoko.

Dividu