Ĉina armeo estas firma forto defendanta popolon kaj konservanta pacon

Kane Publikigita: 2020-08-01 19:51:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sabate, la 1an de aŭgusto estas la 93a datreveno de la establo de la Popola Liberiga Armeo (PLA) de Ĉinio. En la pasintaj 93 jaroj, sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) la ĉina armeo akiris elstarajn meritojn en la batalo por sendependiĝo de la nacio, liberiĝo de la popolo kaj fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, faris gravajn kontribuojn por defendo de nacia suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj de la lando kaj ludis gravan rolon por konservo de paco kaj stabileco de la mondo.

De post sia fondiĝo dum milito, la ĉina armeo ĉiam funkciis kiel popola armeo kun la fundamenta celo tutkore servi al la popolo. La ĉina plej alta gvidanto Xi Jinping diris en kunveno festanta la 90an datrevenon de la PLA, ke la respondeco de la popola armeo estas preni la popolon en la koron, firme defendi pacan laboron kaj vivon de la popolo, ĉiam esti la defendanto de interesoj de la popolo kaj profitigi la popolon per efektivaj agoj.

En la pasintaj 93 jaroj, la ĉina armeo neniam forgesis siajn komencajn aspiron kaj mision kiel potenca protektanto de la popolo. Komence de la kuranta jaro, kiam eksplodis la kronvirusa epidemio, la armeo tuj reagis laŭ ordono. Plej eminentaj medicinaj personoj de la armeo estis rapide senditaj al la urbo Wuhan plej grave trafita de la epidemio. Dum la epidemio tie laboris pli ol 4 000 armeaj kuracistoj kaj flegistoj. Krome, la armeo ankaŭ transprenis la portempan hospitalon Huoshenshan destinitan por kuracado de kronvirusaj pacientoj. Menciinde estas, ke neniu el ili estis infektita per la viruso.

La ĉina armeo estas ankaŭ firma forto konservanta la mondan pacon. En la pasintaj 71 jaroj de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la armeo neniam provokis militon aŭ agresis iun ajan landon kaj ĉiam sekvis defensivan politikon pri nacia defendo.

Krome, dum 12 jaroj ekde decembro de 2008, la ĉina armeo sendis entute 35 konvojajn flotojn al la Adena Golfo por eskortado, kaj sukcese eskortis pli ol 6 000 ŝipojn, inkluzive de kelkdek tiuj de la Monda Nutraĵa Programo. Ili forte konservis la ordon de navigado kaj fariĝis protektantoj de komercaj ŝipoj.

La mondo nun spertas gravajn ŝanĝiĝojn nevideblajn en jarcento. La kronvirusa epidemio havas profundan influon sur la mondan strukturon, kun intensiĝanta geopolitika strategia konkurado inter grandaj landoj, kaj pliiĝantaj necertecoj. Servi al konstruado de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro estas la tutmonda signifo de la nacia defendo de Ĉinio en la nova epoko. La ĉina armeo restos fidela al la komencaj aspiro kaj misio kaj strebos al la celo esti mondklasa armeo por rezolute protekti nacian suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de la lando, firme defendi interesojn de la popolo kaj kontribui al konstruado de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Dividu