Kiom da malpuraj negocoj faris sanktafektaj Bannon kaj liaj similaj?

Ĝoja Publikigita: 2020-08-21 19:41:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde iama "konsilisto de Blanka Domo" Steve Bannon estis arestita ĉar li estis suspektata fraŭdi monon kolektitan por konstruado de muro ĉe la usona suda landlimo. Tiu ĉi ekstreme dekstra narodniko nomata "vivfosilio de malvarma milito" foje-refoje esprimis subtenon al usona gvidanto kaj lia politiko pri konstruo de la muro, tamen ŝtele plenigis al si la poŝojn per publika mono kaj fosis angulojn de la Blanka Muro, kio estas tipa malnobla kaj senhonta!

Tio per la ege satira maniero ankaŭ atestis, ke aspekte usonaj malmultaj kontraŭĉinaj politikistoj saltas vigle, sed kiel malpuraj estas iliaj koroj. Kiel vermoj ili senĉese formordetis interesojn de la usonaj ŝtato kaj popolo por kontentigi siajn neprezenteblajn ambiciojn kaj privatajn egoismajn dezirojn.

Steve Bannon kiel eksa ĉefa strategiisto de la Blanka Domo kaj altnivela konsilisto de prezidento imponis, eĉ estis titolita "nigravesta prezidento". Sed ĉar lia ambicio pligrandiĝis kaj havas tro multajn malamikojn, en aŭgusto de 2017 li estis eksigita de la Blanka Domo. Tamen li ankoraŭ agadis ĉie por releviĝi. Unuflanke li partoprenis diversajn dekstrajn organizojn, oftege pubikigis artikolojn, reklamis rasisman kaj ekskluzivan penson, disvastigis “ideon pri Ĉina minaco” kaj provis akiri atenton de la publiko kaj konservatiaj fortoj, kaj aliflanke li kun aliaj personoj lanĉis la monkolektan aktivadon "Ni konstruu muron" fine de 2018 por anonci subtenon al sia malnova mastro kaj vane esperi revenon al la Blanka Domo.

Sed li faris tiom da malpuraj agoj, certe spuroj finfine estas malkovritaj. Laŭ raporto de The Associated Press, danke al tiu ĉi monkolekto Bannon fraŭdis pli ol 25 milionoj da usonaj dolaroj de dekmiloj da homoj. Por trompi la publikon li konstruis muron. Sed laŭ raporto de usona enketa establaĵo, kelkajn monatojn post la finkonstruo aperis "signo pri erozio de rivero" sur tiu ĉi muro, kiu propable disfalos.

Multaj usonaj amaskomunikiloj citis akton de akuzo dirante, ke Bennon kaj liaj similaj ne uzis tuton de la kolektita mono, sed prenis parton en siajn proprajn poŝojn por "privataj elspezoj, kiel turismo, hotelo, konsumaĵoj kaj repago al individuaj kreditoj". La akto montras ankaŭ, ke oktobre de 2019 Bennon kaj liaj similaj trovis, ke la monkolekto propable estos enketata, poste ili alprenis rimedojn por kovro.
Kiel montris multaj analizistoj, kiam Bennon estis elpelita el la Blanka Domo antaŭ tri jaroj, probable tiam kolekto de mono per kontraŭleĝaj kanaloj fariĝis unu el liaj metodoj por gajni nombron da mono, kiu donas subtenon al lia strebado al spaco de politika aktivado. Tial oni suspektas: kiom da malpuraj negocoj faritaj de Bennon kaj liaj similaj ankoraŭ estos malkovritaj? Kiom da interesoj de la usonaj ŝtato kaj popolo estas formordetitaj de tiuj ĉi vermoj?
La usonaj kaj mondaj bonkoraj homoj devas pli klare vidi, ke Bennon kaj liaj similaj, kiuj firme tenas la penson de "malvarma milito" kaj ĉie instigis al kontraŭstaro, tute ne havas usonajn ŝtatajn interesojn en siaj okuloj. Tute male, ili nur celas interesojn pere de freneza kontraŭĉina ludo kaj instigo de malamiko.
Oni rimarkis, ke lastatempe kelkaj ĉinaj altrangaj oficialuloj emfazis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono rilatas ne nur al interesoj de la dulandaj popoloj, sed ankaŭ al la monda paco, stabileco kaj disvolvo. Ili montris, ke por protekti kaj stabiligi la dulandajn rilatojn necesas ne nur sincereco de la ĉina flanko sed ankaŭ marŝo de la usona flanko en la sama direkto, kaj avertis, ke oni absolute ne permesas, ke malmultaj usonaj politikistoj pro egoismaj deziroj puŝas la dulandajn rilatojn en danĝeran situacion.

Dividu