Usonaj politikistoj vane perdas tempon por faradi malordon en la Suda Ĉina Maro

xiong linping Publikigita: 2020-08-27 21:29:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24an de aŭgusto la usona komerca ministerio proklamis enskribi 24 ĉinajn entreprenojn en la sankci-liston, ĉar tiuj entreprenoj partoprenis en la konstruado de homfarita insulo en la Suda Ĉina Maro. En la sama tago la usona Ŝtata Departemento decidis plenumi “viz-limigon” al ĉinaj civitanoj, kiuj aliĝis al la konstruado sur insulo aŭ rifo en la Suda Ĉina Maro. Tio estas novaj agoj de Usono misuzi longbrakan regon, krude interveni en internajn aferojn de Ĉinio, kaj senskrupule malobservi la internaican juron kaj la principon de la internaciaj rilatoj. Kontraŭ tio Ĉino nepre faros kontraŭrimedojn.

Kiel oni scias, Ĉinio havas la teritorian suverenecon kaj la rajtojn kaj interesojn super la Suda Ĉina Maro, kaj tio baziĝas sur la historia kaj jura fundamentoj. Ke Ĉinio faras koncernan konstruadon en sia teritorio, tio entute estas afero sub la suvereneco. La afero ne celas, nek influas, iun ajn alian landon, sed male, ĝi liveros al regionaj landoj pli bonan publikan servadon. Ekde majo de 2015 Ĉinio sinsekve finkonstruis kvin gigantajn lumturojn sur insulo aŭ rifo en la Suda Ĉina Maro, kiuj liveras navigajn servadon, sekurecon kaj garantiadon, surmaran savadon, fiŝadon, kaj faras katastrofajn reduktadon kaj eliminadon. Antaŭ du jaro Ĉinio ankaŭ lanĉis centron de mara observado kaj meteologian stacion sur insulo aŭ rifo, kiuj donas servadon por la surmara navigado kaj la vivado kaj la produktado de la ĉemaraj popolanoj.

Evidente, Ĉinio faras konstruadon en siaj insuloj kaj rifoj, tio estas normalaj rajtoj donitaj de la internacia juro al suverena lando. Sed tio estas pura sensencaĵo, ke iuj usonaj politikistoj faris rimarkon ke “Ĉinio intensigas la jam streĉitan situacion de la regiono, nome de la Suda Ĉina Maro. Fakte, kiel lando ekster la regiono, Usono propre havas neniun rajton por paroli pri la problemo de la Suda Ĉina Maro. En la lastaj jaroj, pro la malamikeco de usonaj politikistoj kontraŭ Ĉinio, ili prenas la “karton de la Maro” kiel siajn manovrojn kaj per tiuj subpremas la leviĝon de Ĉinio.

Kvankam vere ekzistas disputo pri la suvereneco super la Maro, tamen serĉi pacon kaj strebi al kunlaboro jam fariĝas la komuna koncepto de la regionaj landoj, ĉar tio konformas al la komunaj interesoj de ĉiuj partioj. Nun, danke al la komuna penado de tiuj landoj, la situacio de la Maro restas en stabileco; la interkonsiliĝo pri “Kodo de Konduto en la Suda Ĉina Maro” progresis, kaj ĝia dua kontrollegado estas farata, kaj tio montras la firman volon de ĉiuj partioj fari la Maron paca, amika, kaj partnera. Do, usonaj politikistoj, ne plu vane perdu tempon por fari malordon en la Maro. Ĉinio persistas pri paca disvolvado, sed neniel englutos amaran frukton, kiu atencus la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de Ĉinio. Se usonaj politikistoj obstine faras plu malordon en la Suda Ĉina Maro, ili nepre estos frapita de absoluta rebato.

Dividu