Tiel nomata dekroĉiĝo estas veneno de usonaj politikistoj por usonaj entreprenoj

Pluveta Publikigita: 2020-08-29 22:01:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe usona gvidanto refoje parolis pri dekroĉiĝo de Ĉinio kaj diris, ke Usono ne bezonas fari komercadon kun Ĉinio. La dekroĉiĝo de Ĉinio estis bojkotita de multaj usonaj entreprenoj. Ekzemple Usono deklaris, ke usonanoj aŭ usonaj entreprenoj estas malpermesitaj fari negocon rilatan al Tencent kaj Wechat. Tio estis oponata de amaso da usonaj kompanioj inkluzive de Apple, Ford, P&G kaj tiel plu.

Usonaj entreprenoj bezonas la ĉinan merkaton kaj ne volas forlasi la intereson. Kiel plej grandaj ekonomioj en la mondo Ĉinio kaj Usono jam profunde kunfandiĝis en diversaj kampoj. La atako al ĉinaj entreprenoj damaĝis ankaŭ la interesojn de usonaj entreprenoj.

En la nuna tutmondiĝa situacio neniu lando povas bone ekzisti sen aliaj landoj. Precipe post la eksplodo de la epidemio ĉiuj landoj urĝe bezonas rekomenci normalan funkciadon. Nur unuiĝo de ĉiuj landoj povas akceli la reprosperiĝon.

La kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono en la kampoj de ekonomio, kulturo, scienco kaj tiel plu plene atestis, ke la dulanda kunlaboro profitigas la du popolojn.

Dividu