Kial rasa diskriminacio fariĝas senfina "koŝmaro" en usona socio

Lucia Publikigita: 2020-09-01 16:29:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe usonaj kontraŭrasismaj protestoj daŭris. Posttagmeze de la 29an de aŭgusto laŭ la loka tempo, miloj da homoj faris proteston en Kenosha, urbo de Viskonsino. La 28an de aŭgusto ĉi-jare estas 57a datreveno de la fama parolado pri rajtoj de Martin Luther King "Mi Havas Revon". En tiutaga memorfesta kunveno, fronte al dekmiloj da koleraj kontraŭrasismaj manifestaciantoj, la plej aĝa filo de Martin Luther King konfesis, ke Usono ne fariĝis tia, kian atenditis lia patro, sed male ĝi estas en "koŝmaro".

La realeco estas maltrankviliga. Fine de aŭgusto 1963, la estro de la afrik-usona civilrajta movado Martin Luther King faris paroladon antaŭ la Monumento Lincoln. Li diris, “Mi esperas, ke miaj kvar infanoj iam povos vivi en lando, kie homoj estos juĝataj ne laŭ sia haŭtkoloro, sed laŭ sia konduto.” Tamen, post 57 jaroj, la sistema rasa diskriminacio en Usono ne ŝanĝiĝis, sed fariĝis pli kaj pli serioza.

Ĉi-marte, afrika usonano Breonna Taylor estis mortigita hejme; ĉi-maje afrika usonano George Floyd estis mortigita surstrate; antaŭ unu semajno afrika usonano Jacob Blake estis paralizita pro sep pafoj de policanoj.

Perforto kontraŭ afrikaj civitanoj fare de la usona polico kaj ilia "duobla normo" plurfoje pikis la sentemajn nervojn de la usona socio.

En la 16a kaj 18a jarcentoj, iuj okcidenteŭropaj landoj, kiuj efektivigis primitivan amasiĝon de kapitalo, eniris en Nordamerikon kaj alportis sklavecon. Afrik-usona ekonomikisto Thomas Sowell skribis en sia libro Ethnic America: A History, ke tiutempe granda nombro da afrikanoj estis kontrabanditaj al Usono senvole, “Haŭta koloro evidente ludas pivotan rolon por decidi la sorton de usonanoj”. En 1661, Virginio aprobis la unuan nordamerikan leĝon, kiu klare asertis la "konstantecon" de sklaveco, kiu influis la posteulojn de sklavoj. Ĝis 1861, antaŭ la eksplodo de la Civita Milito, ekzistis ĉirkaŭ 4 milionoj da nigraj sklavoj en Usono.

Kvankam la rasapartisma sistemo por afrikdevenuloj iom post iom estis aboliciita post la mezo de la 20a jarcento, pro la enlanda politika strukturo, historia tradicio kaj ideologio, rasaj rilatoj en Usono neniam estis esence plibonigitaj.

La eksplodo de la novkronvirusa malsano akrigis rasan malegalecon en Usono.

Pro la ekzisto de rasa diskriminacio, rasaj rilatoj en Usono daŭre malboniĝas, malamaj krimoj daŭre pliiĝas kaj socia dividiĝo malboniĝas.

Enketo lastatempe publikigita de la usona opinisonda agentejo Pew Research Center montris, ke inter la 14 intervjuitaj evoluintaj landoj, la rekono de la usona popolo pri la respondo de sia registaro al la kronvirusa malsano estis inter malantaŭaj vicoj. Samtempe preskaŭ 80% de usonanoj opinias, ke Usono nun estas pli dividita ol antaŭe. La neglekto de iuj usonaj evidente estas unu el la cefaj faktoroj.

Dividu