Konstruado de komunumo kun komuna sano de homaro

Yu Publikigita: 2020-09-02 19:09:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

2020 estas eksterordinara jaro. Kune kun la atmosfero de memorfesto de la 75a datreveno de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito estas iom da maltrankvilo: la nova kronviruso 2019 furiozas tra la mondo kun pli ol 25,11 milionoj da konfirmitaj kazoj; la epidemio grave influas la mondan ekonomion; kaj la internacia situacio fariĝas pli ampleksa.

Historio estas la plej bona lernolibro kaj ankaŭ plej efika sobrigilo. Fronte al la komuna malamiko de la kronvirusa malsano, la granda venko antaŭ 75 jaroj povas instigi la internacian komunumon disvolvi kaj daŭrigi la mondan kontraŭfaŝisman spiriton kaj solidariĝi por gajni la militon defendantan la vivsekurecon kaj sanon de popoloj en diversaj landoj.

En marto de la kuranta jaro, Ĉinio unuafoje iniciatis konstruadon de komunumo kun komuna sano de la homaro kaj faris efikajn klopodojn por tio. La iniciato ricevis pozitivan respondon de la internacia komunumo. La homaro denove interpretis la kontraŭfaŝisman spiriton per siaj saĝo, kuraĝo, kunlaboro kaj respondeco.

Paca Arkeo, hospital-ŝipo de la mara armeo de la Liberiga Popola Armeo de Ĉinio, vizitis pli ol 40 landojn kaj regionojn en la pasintaj pli ol dek jaroj, liverante servojn al pli ol 230 000 homoj. En Ĉinio, ĉiuj loĝantoj, preskaŭ kviono de la monda loĝantaro, ĝuas medicinan asekuron.

En majo de la kuranta jaro, ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis al la mondo, ke vakcino ekspluatita de Ĉinio kontraŭ la nova kronviruso fariĝos publika

bono, kiam ili estos uzeblaj.

Dividu