Eŭropo ne devas forgesi kontribuojn de Ĉinio en Dua Mondmilito

Mirinda Publikigita: 2020-09-03 10:38:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Franca ĉinologo : Lionel Vairon

La 3a de septembro de 2020 markas la 75an datrevenon de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj la 15a de aŭgusto markas la 75an datrevenon de senkondiĉa kapitulacio de Japanio. Tamen en la historiaj materialoj de Eŭropo pri la Dua Mondmilito, la lasta estis ofte ignorita. Al multaj orientaziaj landoj, precipe al Ĉinio, la 15a de aŭgusto estas memorinda tago de venko. Antaŭ dekoj da jaroj, la invada milito lanĉita de Japanio kaŭzis seriozan detruon al orientaziaj landoj, precipe al Ĉinio. La nombro de mortintoj kaj vunditoj estas suprizita.

En la milito la japana armeo eĉ faris vivmedicinan eksperimenton al militkaptitoj kaj civitanoj de Ĉinio. La agaĉo estas sama ol tiu de nacistoj.

Estas historio plena de doloroj por Ĉinio. Sed bedaŭrinde, eŭropanoj rare konis gravajn kontribuojn de Ĉinio por bati la potencojn de la Akso. Laŭ statistiko de historiistoj, en la milito mortis kaj vundiĝis pli ol 30 milionoj da ĉinaj armeanoj kaj civiluloj, nur post antaŭa Sovetunio. La historio estas ege grava ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por Sud-Koreio, Filipinioj kaj Singapuro.

Ankaŭ Francio devas memori tiun gravan tagon. Ĉar dum la sama periodo, Japanio invadis Hindan Ĉinion kaj multfoje turmentis francajn civitanojn en Vjetnamio kaj Kamboĝo. Estas bedaŭrinde, ke eŭropanoj ofte forgesis la memorindan tagon de la 15a de aŭgusto. Pasis 75 jaroj, ni devas retrorigardi la historion kaj memori la memorindan tagon, funebrante pri ĉinoj mortintaj en la milito kaj donante respekton al la ĉinaj armeoj kaj popoloj, kiuj batalis kontraŭ invado de la japana armeo.

Dividu