Neniu povas haltigi historian paŝon de granda rejuniĝo de la ĉina nacio

Lucia Publikigita: 2020-09-04 15:55:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Historio pruvos, ke la historia paŝo de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio estas nehaltigebla. La ĉina popolo absolute ne konsentas, ke iuj aŭ fortoj distordas historion de la Komunista Partio de Ĉinio, distordas kaj ŝanĝas vojon de la socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj apartigas la Komunistan Partion de Ĉinio disde la ĉina popolo. Ĵaŭde posttagmeze en la Popola Halo okazis kunveno por memorfesti la 75an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon.

En la parolado prezidanto Xi rerigardis la procezon kaj historian signifon de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso, kaj profunde klarigis la enhavon de la spirito de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso. Li uzis “kvin persistojn” por gvidi direkton de la rejuniĝo de la ĉina nacio, kaj uzis kvin “nw-konsentoj” por prezenti gravan averton al ĉiuj homoj kaj fortoj, kiuj intencas haltigi la rejuniĝon de la ĉina nacio.

Kiel unu parto de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito, la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso antaŭ 75 jaroj estis la plej longa kaj grandskala milito kun plej forta perdo de la ĉina popolo. Ĝi estis ankaŭ la unua naciliberiga milito de la ĉina popolo kun kompleta venko.

Malsame ol antaŭe, estas tre malgranda ebleco de eksplodo de varma milito, sed kelkaj usonaj politikistoj antaŭenigas unuflankismon kaj volas lanĉi malvarman militon kontraŭ Ĉinio kaj haltigi grandan procezon de rejuniĝo de la ĉina nacio.

En la pasintaj 75 jaroj, al Ĉinio okazis grandega ŝanĝiĝo. Ĝi atingis brilajn rezultojn, kaj la ĉina nacio havas brilan perspektivon. Pri la venonta vojo, prezidanto Xi emfazis dum la parolado kvin persistojn, inkluzive de la persisto en la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, persisto sur la vojo de socialismo kun ĉinaj trajtoj, persisto pri la principo kun popolo kiel la centro kaj persisto pri paca disvolvado.

Dividu