Usonaj politikistoj refoje mensogis pri loĝantaro de Xinjiang

Lucia Publikigita: 2020-09-04 20:46:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde Xinjiang-a Disvolva kaj Esplora centro publikigis Studan Raporton pri Eksterlandaj Sensaciigoj pri Loĝantaro de Xinjiang. La raporto detale prezentis kaj klarigis demandojn pri Xinjiang-a loĝantaro kun datumoj kaj faktoj, kaj rompis la mensogon de iuj usonaj politikistoj pri loĝantaro kaj infannasko en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Fronte al la nerefutebla pruvo, usonaj politikistoj ne plu povos kovri siajn konspirojn.

Lastatempe usonaj kontraŭĉiniaj fortoj asertis, ke la akra falo de loĝantara kresko en Xinjiang estas kaŭzita sur registara regado, kiu negative influis la konon de la internacia asocio. Do la Xinjiang-a Disvolva kaj Esplora Centro publikigis raporton kaj faris fortan rebaton al Usono. Laŭ statistiko, la loĝantaro en Xinjiang senĉese kreskis de 2010 ĝis 2018, la konstanta loĝantaro kreskis je 13,99%, inkluzive de la kresko de la hana loĝantaro je 2%, kaj tiu de etnaj minoritatoj je 22,14%, kaj ujgura loĝantaro je 25,04%. Do evidente, ke la ĉina registaro ĉiam egale protektas rajtojn de homoj de ĉiuj etnoj, krome la registaro ankaŭ donis pli bonajn politikojn al etnaj minoritatoj inkluzive de la ujguroj.

Sed la usonaj politikistoj uzas fortojn en siaj manoj por mortigi grandan nombron da indianojn, kaj tio kaŭzis grandan malkreskon de indianoj de 2 miliono ĝis 250 mil, ĉu tio ne estas genocido?

Ni agnoskas, ke Xinjiang estas nemankigebla parto de la ĉina teritorio, kaj ankaŭ ĝi devas realigi modernigon, tial la ŝanĝiĝo de koncepto pri infannasko estas grava paŝo dum la moderniga procezo. Sed usonaj politikistoj ne devas mislegi la problemon nek devas distordi la faktojn pri la realaj situacioj en Xinjiang.

Vespero de la 1ande septembro, Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono oficiale deklaris kompletan renormiliĝon de vivo kaj laboro. Tio plene komfirmis, ke la ĉina registaro refoje ĝuste kaj repide preventis kaj regadis la pandemion.

En la regiona ĉefurbo Urumĉio, sep aĉetcentroj, ses superbazaroj kaj 60 facilbutikoj sub la Xinjiang-a Youhao-Grupo, granda podetala entrepreno, malfermiĝis por komercoj merkrede. Post kelktaga desinfektado, la busolinioj de Urumĉio rekomencis funkcii merkrede en orda maniero, kun la taksia kapacito de la urbo laŭgrade kreskanta. Ankaŭ iuj pitoreskaj lokoj en Xinjiang malfermiĝis al turistoj merkrede. Vizitantoj povas iri al la fama lago Tianchi per livero de identigaj kartoj kaj sanaj kodoj.

Faktoj parolas pli laŭte ol vortoj!

Dividu