Iuj usonaj politikistoj devas relerni la lecionojn de historio

Lucia Publikigita: 2020-09-06 17:20:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 3an de septembro estis la 75-a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Retrorigartante la historion, la ĉina popolo faris 14-jaran batalon. Kvankam ni finfine gajnis grandan venkon, tamen pli ol 350 000 homoj mortis dum la milito. La venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso faris grandan kontribuon al la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Historio diras al ni, ke paco devas esti akirita post batalo kaj paco devas esti konservata. Nur kiam ĉiuj gardas kaj konservas pacon, kaj nur kiam ĉiuj memoras la dolorajn lecionojn de milito, paco povas esti esperema.

Sed maltrankvilige, fronte al la ŝanĝiĝema internacia strukturo, iuj usonaj politikistoj publike lanĉis Malvarman Militon kaj staras ĉe la kontraŭa flanko de historio. Nuntempe estas la ĝusta tempo por relerni la historian lecionon de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito.

En la 1930-aj jaroj, Japanio, Germanio kaj aliaj faŝismaj landoj lanĉis la Duan Mondmiliton kaj kaŭzis homaran katastrofon. En Azio, Eŭropo, Afriko kaj aliaj regionoj pli ol 100 milionoj da homoj mortis pro la milito. Fronte al la katastrofo, Ĉinio kaj Sovetunio, Usono, Britio formis aliancon kaj kune gajnis la Mondan Kontraŭfaŝisman Militon. Post la Dua Mondmilito, nova ordo de internaciaj rilatoj aperis, ekzemple la Unuiĝintaj Nacioj, kaj alportis profundan influon al la dispozicio de la mondo.

Multaj observantoj diris, ke fronte al atako de faŝisma forto, la aliancaj membrolandoj firme kunlaboris kaj gajnis la finfinan venkon.

Historio ne simple ripetiĝos, sed ofte ekzistas similecoj. Post 75 jaroj, la eksplodo de la kronvirusa malsano atakis la tutan mondon. Sed kiel ni trapasu la krizon? Ni devas serĉi respondon el la historio.

Sed bedaŭrinde, Usono estis unu el la membrolandoj de la alianco dum la Dua Mondmilito, sed nun, la politikistoj malĝuste uzas la fortojn en siaj manoj kaj obeas la historiajn heredaĵojn de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. La internacia komunumo ĝenerale kondamnas ilin.

La mondo estas ŝanĝebla, la malkonsentoj kaj kontraŭdiroj inter Ĉinio kaj Usono estas problemoj pri la elekto de multflankismo aŭ unuflankismo, kaj la elekto de kungajna kunlaboro aŭ nul-suma ludo.

Konservado de paco estas respondeco, kiun ĉiu lando devas porti. Sen paco, konfliktoj kaj eĉ militoj daŭros. Ekonomia kresko, plibonigo de vivtenado de homoj, socia stabileco kaj interŝanĝoj de homoj fariĝos ĉio en vaneco.

Dividu