Kiel la ĉina financa merkato allogas fremdajn kapitalojn

xiong linping Publikigita: 2020-09-07 20:13:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Nun en Pekino okazas la Ĉina Internacia Servokomerca Foiro 2020. La speciala ekspozicio pri financa servado estas unu el la ok tem-ekspozicioj de la servokomerca foiro. En pli ol 150 financaj institucioj devenintaj de dek ok landoj kaj regionoj troviĝas interalie Morgan Stanley, UBS Securities kaj Deulsche Bank. Ilia aktiva partopreno prezentas la firman fidon kaj bonan atendon pri la ĉina financa merkato.

Tiu fido kaj atendo, antaŭ ĉio, fontas el la forta elasteco kaj krizorezista kapablo de la ĉina makroskopa ekonomio. Lastatempe la germana gazeto Wirtschafts Woche raportis, ke, influate de la epidemio, la monda komerco rimarkinde malkreskas, la servokomerco havas pli kaj pli grandan kvoton en la monda komerco, kaj pro tio “usona kaj eŭropa financoservado forte esperas plivastigi sian operacion profitante de tiu ĉi foiro”. Kial eksterlandaj institucioj tiel faras favoron al la ĉina financa merkato? La brita gazeto Economist en sia artikolo analizis: ĉar Ĉinio donas al ili “la pozitivan kreskon de malneta enlanda produkto kaj la pozitivan interezon, kiujn aliaj landoj en la mondo nuntempe neniel povas doni”.

Jes, surbaze de la efika kontrolado de la epidemio, la ĉina ekonomio en la dua trimestro ŝanĝis sin de negativo al pozitivo kaj kreskis je 3,2% kompare kun tiu en la pasintjara sama periodo; ĝis Julio la ĉina manufaktura Indico de Aĉetadministrantaro en kvin sinsekvaj monatoj tenas sin super la kriza punkto, kio montras stabilan revigliĝon de ekonomia irado. La Internacia Mona Fonduso antaŭvidis, ke ĉi-jare la monda ekonomio ŝrumpos je 4,9%, kaj tamen Ĉinio espereble estos unika ĉefekonomio kun pozitiva kresko.

Financo estas sango de fizika ekonomio. Ĉinio nun penas fari al si novan, pli altnivele malferman, financan sistemon ligiĝantan kun la internacia, kaj esti forta“magneto”altiranta fremdajn kapitalojn. La ĉina financa merkato pli malfermema igos la angiojn de ĉina kaj eĉ monda financo pli flui. Ĉinio kaj la mondo kune riparu la mondajn produktoĉenon kaj provizoĉenon vundiĝintajn kaj faru, ke la tuttergloba ekonomio kresku por ĉiuj landoj kaj ĉiuj popoloj.

Dividu