La kontraŭepidemia spirito estas forta dinamiko de la ĉina popolo antaŭenmarŝanta kun ŝarĝo

xiong linping Publikigita: 2020-09-08 22:09:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭtagmeze de la 8-a de septembro la solena kunveno honora al la heroaj batalantoj kontraŭ la epidemio okazis en la Granda Halo de l’Popolo en Pekino. La plej alta gvidanto de Ĉinio, Xi Jinping, donis ordenon kaj medalon al tiuj, kiuj ricevis la ŝtatan ordenon kaj la honoran titolon, kaj faris gravan paroladon. Li retrorigardis la neordinaran pasintecon de Ĉinio en la batalo kontraŭ la epidemio, dirante, ke en tiu ĉi batalado kontraŭ la furioza epidemio la ĉina popolo faris grandan kontraŭepidemian spiriton.

La parolado de Xi ne nur resumas la kontraŭepidemiajn spertojn de Ĉinio, sed ankaŭ klare respondas al la esplorado de la ekstera mondo pri tio, kial Ĉinio en tiel mallonga tempo akiris gravajn strategiajn rezultojn en la kontrolado de la epidemio.

“Batali kontraŭ malfacilo estas lukto kaj en materio kaj en spirito.””La kontraŭepidemia batalo de Ĉinio plene prezentas la ĉinan spiriton, la ĉinan forton, la ĉinan respondecon.”…En sia parolado Xi atribuis la kontraŭepidemian spiriton al “la vivo en unuaeco, la tuta lando en unu koro, sinofero, respekto al scienco, kaj komuna sorto”- tiuj ĉi estas la apartaj ecoj kaj kulturaj gensignoj de la ĉina nacio, formiĝintaj dum longa tempo. Ili riĉigas la ĉinan spiriton en la nova epoko kaj havas tre fortan kaj aktualan gvidsignifon.

Solidareco estas la plej forta armilo en venko super la epidemio. Tiu ĉi spirito de solidareco de la ĉina popolo el 1 400 milionoj da homoj impresas la mondon profunde. Pli ol 40 000 medicinistoj rapidis al Wuhan por doni helpon, pli ol 4 milionoj da laborantoj de loĝkomunumoj tage kaj nokte tenas sin en sia posteno, sciencistoj penas fari esploradon, ekspresoj, stratpurigistoj, ĵurnalistoj, volontuloj… ĉiuj dediĉas sin silente. Jen tio donas la klarigon: Kial Ĉinio povas regis la epidemion en nur tri monatoj.

Dividu