Pompeo propagandanta “puran reton” fine kaŭzos al Usono lezon

xiong linping Publikigita: 2020-09-09 21:23:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo seninterrompe propagandas la tiel nomatan planon “pura reto”, intencante ekskluzivi produktojn kaj servadon de Ĉinio en telekomunika komercado, aplika butiko, aplika programaro, nuboservado kaj retokablo. Samtempe kun tio la decidofarantaro de la Blanka Domo proklamis sufoki ĉinajn sociajn apojn kiel TikTok kaj WeChat, kaj minacis “mortigi” pli da ĉinaj poŝtelefonaj apoj. Malantaŭ tiu ĉi serio da densaj agoj ekzistas kaj politikaj faktoroj de elektado kaj malkaŝita intenco bridi la disvolvajn paŝojn de Ĉinio en la kampo de scienco kaj tekniko. Iuj usonanoj timas justan konkuradon, kaj ilia volo konservi la hegemonion en la reto estas evidenta.

La tiel nomata plano “pura reto” estas nenio alia, ol la cifereca protektismo de Usono, kaj ĝi estas produktaĵo de hegemonio, kiu daŭre ekspansias. Pompeo kaj liaj tiauloj, pretekstante “ŝtatan sekurecon”, metas la senkaŭzan kulpon sur ĉinajn ciferecajn entreprenojn, kaj eĉ ne ŝparante sian energion, uzas ŝtatajn fortojn por igi koncernajn entreprenojn en Usono vendi sian operacion. Tio estas centprocente bandita ago.

Des pli nekompreneble, ke Pompeo ja nomas la planon “pura reto”sub la morala vesto. Ĉu tio ne estas granda ironio? Kiel ĉiuj scias, ke delonge Usono faras subaŭskulton, gvaton kaj datuman invadon al la ekstero, kaj tiaj fiagoj videblas tie kaj ĉi tie. La plano estas nomata kiel “pura reto”, kio estas troigita; estus pli bone, se oni nomus ĝin “elpuriga” plano!

Oni rimarkas, ke en la 8-a de septembro Ĉinio oficiale prezentis al ĉiuj landoj “Inicialto por Tutmonda Datuma Sekureco”, kiu kontraŭas la detruon de alilandaj informaj instalaĵoj, la ŝtelon de alies datumo, kaj la kontrolobervon de fremdaj ciferecaj informoj.

Pompeo kaj liaj sekvantoj volas protekti nur la usonan ciferecan sekurecon, sed ne aliajn. En la libera interreta mondo interkonsiliĝo, kunkonstruado kaj kungajno estas ja ĝusta vojo por solvi la tutmondan ciferecan sekurecon. Pompeo-kliko oftege etendas sian manon al la ĉina reto, kaj ĝia celo estas evidenta: Usono per la plano “pura reto” intencas ekskluzivi Ĉinion, sian plej grandan konkuranton en teknologio. Sed tia konduto de Usono certe vundos ĝin mem.

Dividu