“Reciproka respekto” estas antaŭkondiĉo por interkontaktiĝo inter Ĉinio kaj Eŭropo

xiong linping Publikigita: 2020-09-10 17:43:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge al Ĉinio kaj Germanio okazis en reto kunveno pri ekonomiaj problemoj, en kiu mi aŭdis tre trafan kaj tre agrablan parolpecon, diritan de konata persono el la germana ekonomia rondo. Li diris: “Ni devas konfesi, ke Ĉinio havas socisistemon diferencan de la nia; malgraŭ tio, ni devas forlasi la ideon prediki al la kontraŭulo, sed koncentri la intertrakton sur la komunuajn interesojn de ambaŭ partioj.”

En la hodiaŭa Eŭropo, precipe en Germanio, tiu ĉi parolpeco pensigas, ĉar ĝi trafe diras la antaŭkondiĉon de duflanka interkontaktiĝo, tio estas, “reciproka respekto”.

En Germanio la vorto respekto estas tiel transheredigita al la adoleskantoj: “Respekto havas signifon jenan: admiro, ĝentileco, justeco, aprobo, aŭtoritateco, toleremo, kaj singardeco. Kaj male, malĝentila ago povas esti tiel priskribita: malestima, aroganta, humiliga, neglektita, ofendanta, aŭ turmenta. Kompreneble respekto ne pruviĝas nur sur persono. En socio, kiu bone funkcias, la fundamento estas egaleco kaj justeco. Nur tiam, kiam ĉiuj respektas unu la aliajn, la du celoj ja povas efektiviĝi.” Evidente, do, la reciproka respekto devas esti fundamenta principo, sur kiu oni traktas interlandajn rilatojn.

Kunlaborantoj devas respekti la nunan staton de la kontraŭulo kaj forigi “instruisteskan predikon”. En tia politikmedio nuntempa – la kontraŭĉiniaj fortoj en Eŭropo kaj Germanio estas sin plifortigantaj por insulti la politikan sistemon de Ĉinio, ataki la politikon de Ĉinio, kaj tamen ĉio ĉi estas akceptita de iuj amaskomunikiloj… do forigo de prediko prezentiĝas des pli grava. Tiu ĉi sistema “prediko” mem estas heredaĵo lasita de la eksa kolonia imperio, kiu havas tre hontan pasintecon.

Antaŭ nelonge Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, faris viziton sinsekve al Italio, Nederlando, Norvegio, Francio kaj Germanio. La vizito de la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj celas akceli la kunlaboron inter Ĉinio kaj Eŭropo, kiu dronis en stagno pro la kronvirusa pandemio, kaj kiu tamen frontas al la estonteco. Dum la vizito Wang foj-refoje faris emfazon: la interkontaktiĝo baziĝas sur reciproka respekto. En sia prelego en Parizo Wang diris: “Ĉinio kaj Eŭropo devas kune batali kontraŭ la dissemado de malamo kaj la ago de antagonismo.” La germana ministro pri eksterlandaj aferoj, kiam li finis la intervidiĝon kun Wang, ankaŭ konfesis: “Mi devas diris, ke ni, Eŭropo, volas konservi bonan, egalan, reciproke respektita rilatecon kun Ĉinio.” Li diris aldone, ke Ĉinio nemankigeblas en la kunlaboro respondi al la problemo de klimata ŝanĝiĝo.

Ĉu en la observado pri la pasinteco de Ĉinio, aŭ en la esplorado pri la nuna diplomatia politiko de Ĉinio, al ni venas nur tiu konkludo: Ĉinio sin defendas nur por siaj justaj ŝtatinteresoj. La ĉina diplomatia politiko estas respondeca.

Dividu