Ŝlosilo solvi la ĉina-baratan landliman krizon kuŝas en fideleco al komunaj opinioj

xiong linping Publikigita: 2020-09-11 20:58:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 10-an de septembro laŭ la loka tempo Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, intervidiĝis en Moskvo kun Subrahmanyam Jaishankar, barata ministro pri eksterlandaj aferoj. La du faris sinceran kaj konstrueman trakton pri la situacio de la landlimo inter Ĉinio kaj Barato kaj pri la dulandaj rilatoj kaj venis en kvin konsentojn.

Tiuj kvin konsentoj ampleksas la jenon: la du partioj observu la serion da gravaj ideoj pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Barato, formitaj de dulandaj gvidantoj, kaj ne lasu la dulandan malkonkordon leviĝi al disputo; la dulandaj limgardaj trupoj plutenu dialogon, plej rapide apartigu unu de la alia, kaj mildigu la surlokan situacion; la du partioj restu fidelaj al la interkonsentoj kaj reguloj pri la landlimaj aferoj; ili ambaŭ ne faru ion ajn, kio eventuale igus la aferon pli streĉita; la du partioj plu penu konservi la mekanismon por ke specialaj reprezentantoj de landlima problemo restu en kontaktiĝo; ili ambaŭ kiel eble plej rapide starigu al si interfidajn rimedojn kaj protektu la pacon kaj trankvilon de la landlima regiono; kaj simile.

El tio oni vidas, ke la ĉi-supraj komunaj opinioj kontentigas la bezonon, trakti la nunajn tiklajn problemojn kaj retrovi politikan interfidon, kaj tio montras la volon de la dulandaj gvidantaroj, direkti la dulandajn rilatojn al bono.

Sed oni devas vidi ankaŭ, ke la krizo ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Barato estas tre komplika kaj sentema. Precipe en Barato leviĝas la radikala naciismo kaj la sento kontraŭ Ĉinio ŝvelas ĉiam pli. Ĉu oni povos sukcese malvarmigi la ardan streĉitecon, tio dependas ĉefe de Barato kaj de ties fidindeco.

“Ke ‘drako kaj elefanto kune dancu’, tio estas unika ĝusta elekto kaj konformas al la esencaj interesoj de la du landoj kaj la dulandaj popoloj.” Tian aserton faris la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping en oktobro de 2019, kiam li renkontiĝis kun la barata ĉefministro Narendra Modi. Kiel paro de “najbaroj netranslokigeblaj”, Ĉinio kaj Barato devus esti helpantaj unu al la alia kaj briligantaj unu la alian. Fronte al la nunaj malfacilaĵoj Ĉinio kaj Barato devas iri en kontraŭaj direktoj kaj fari, ke la rilatoj inter la du landoj plej baldaŭ revenu sur la ĝustan vojon.

Dividu