Artifiko de Usono “reteni Ĉinion per Tajvano” estas destinita al senelirejo

Xiong Linping Publikigita: 2020-09-21 22:25:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la usona vicŝtatsekretario Keith Krach "vizitis" Tajvanon de Ĉinio. Tio estas ke Usono en ĉi jaro duafoje sendis altrangulon fari tielnomatan viziton al Tajvano. Tiu ago grave malobservas la principon de unu Ĉinio kaj la tri komunajn bultenojn de Ĉinio kaj Usono, grave damaĝas la ĉina-usonan interrilaton kaj la pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo, kaj kontraŭ la ago Ĉinio nepre alprenos laŭleĝajn rimedojn por defendi la suverenecon kaj teritorian integrecon de la lando. Iuj usonaj politikistoj intencas koluzii kun secesiaj fortoj en Tajvano por deturni enlandajn kontraŭojn, serĉi al si politikan intereson, kaj reteni la disvolvadon de Ĉinio. La ĉina popolo kun 1 400 milionoj da homoj tamen ne permesas tion! La artifiko de Usono "reteni Ĉinion per Tajvano" estas destinita al senelirejo.

Kiel ĉiuj scias, la principo de unu Ĉinio estas la politika fundamento de la ĉina-usona interrilato. La tri komunaj bultenoj de Ĉinio kaj Usono klare difinas, ke Usono rekonas la registaron de la Popola Respubliko de Ĉinio unika laŭleĝa registaro, kaj en tiu kadro la usona popolo tenu neoficialajn rilatojn kun la tajvana popolo en kulturo, komerco kaj similaj. Konsekvence Ĉinio firme oponas kontraŭ ĉiaforma oficiala kontaktiĝo de Usono kun Tajvano.

Sed, de la kuranta jaro, iuj usonaj politikistoj, malobservante la spiriton de la tri komunikaĵoj, foje kaj foje faris provokon en la diskuttemo pri Tajvano. Jen vendi armilojn al Tajvano, jen diri "intensigi ekonomian kunlaboron" kun Tajvano, jen sinsekve sendi altrangulojn viziti Tajvanon, kaj jen aranĝi, ke usona ambasadoro en UN intervidiĝu kun tajvana reprezentanto en Nov-Jorko, en ĉio ĉi tio Usono senhalte ellasas eraran signalon al la fortoj por "sendependigo de Tajvano". Tio estas tre danĝera.

La tajvana problemo koncernas la kernajn interesojn kaj la zorgon de Ĉinio. Ĝi estas la plej grava, plej subtila problemo. Ni solene avertas al tiuj usonaj politikistoj tuj ŝanĝi sian konduton, sin gardi en agoj kaj paroloj, kaj ne mistaksi la volon kaj decidon de la 1 400 milionoj da ĉinoj pri la defendo de la suvereneco kaj la teritoria integreco. Ia ajn ago, se ĝi atencas kernajn interesojn de Ĉinio kaj trudas intervenon en internajn aferojn de Ĉinio, nepre suferos fortan reagon fare de Ĉinio. Fajroludanto destine sin bruligos.

Dividu