Rikolto malfacile akirita sugestas nutraĵan sekurecon en Ĉinio

Xiong Linping Publikigita: 2020-09-22 22:35:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 22a de septembro ĉi-jare estas la tria rikoltofesto de la ĉinaj terkulturistoj. Laŭ plej freŝaj donitaĵoj la semada areo en la aŭtuno evidente grandiĝas, kaj laŭtakse ĝi povos atingi 1 284 milionojn da muoj. Kvankam ĉi-jare okazis grandaj naturaj katastrofoj en multaj lokoj, tamen ankoraŭ estos rikolta jaro. Tio montras, ke Ĉinio havas firman produktokapablon de grenoj kaj sufiĉan grenoprovizon, kaj sekve la sekureco de nutraĵo estas plene garantiata.

Laŭ statistiko, nun la pokapa nutraĵa posedkvanto de la ĉinoj atingas ĉirkaŭ 470 kilogramoj, do pli alta ol tiu de la internacia normo de nutraĵa sekureco (tio estas 400 kilogramoj). La ĉina registaro jam delonge donas grandan atenton al sekureco de nutraĵo, precipe ekde la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

Julie de la kuranta jaro la ĉina plej alta gvidanto Xi Jinping faris inspektado en la provinco Jilin, tiam li refoje emfazis gravecon de produktado kaj sekureco de grenoj. Ĝuste pro tio, eĉ en tre malfacilaj cirkonstancoj Ĉinio akiris rikolton ĉi-jare.

Ĉinio, havante nur 9 procentojn de la agraro kaj 6,4 procentojn de dolĉa akvo en la mondo, tamen nutras preskaŭ kvinonon de la tutmonda loĝantaro – tio estas miraklo kreita de la ĉina popolo. La ĉinoj firme tenas en siaj manoj la rizbovlon. Ĉi jaro estas neordinara. La ĉina popolo penas akiri grenan rikolton eĉ en la malfacilo batali kontraŭ la epidemio.

Xi Jinping diris, ke, kiel la plej granda evolulando en la mondo, Ĉinio konsekvence estas pozitiva forto defendi la mondan grenan sekurecon.

Dividu