“Ĉina forto“ estas potenca apogilo de plurflankismo

Xiong Linping Publikigita: 2020-09-23 20:44:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Antaŭ 75 jaroj Ĉinio faris historiecan kontribuon por gajni la venkon de la monde kontraŭfaŝista milito kaj donis subtenon por fondi la Unuiĝintajn Naciojn. Hodiaŭ, kun la sama spirito, Ĉinio aktive ĵetas sin en la internacian kontraŭepidemian kunlaboron, kontribuante sian forton al la gardo de la tuttergloba publika sano." En la ĝenerala debato de la Ĝenerala Asembleo de UN, okazinta en la 22a de septembro, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon, esprimante la firman volon de Ĉinio, kune kun la internacia socio trakti la epidemion.

En sia parolo Xi proponis kvar konsilojn por trakti la epidemion, resumis kvar inspirojn, kaj proklamis kvar rimedojn, per kiuj Ĉinio ludas kernajn rolojn en subteno de UN. Xi substrekis, ke la vojo irata de Ĉinio estas tiu de evoluo paca, malferma, kunlabora kaj komuna. Tio reliefigas la respondecon de Ĉinio kaj la "ĉinan forton" en la protekto de plurflankismo internaciskale.

Nuntempe, ke la epidemio furioze propagiĝanta en nia planedo kaj la eksterordinara ŝanĝiĝo nevidita eĉ dum cent jaroj influas kaj skuas sin reciproke, tio puŝas la sorton de la homaro al la historia "vojkruciĝo". Des pli maltrankvilige, ke iu potenca lando sekvas nur unuflankismon, senĉese detruas la internacian kunlaboron en la prevento de la epidemio, kaj neglektas la funkciojn de UN. Ĉio ĉi tio donas grandan damaĝon al la internacia ordo depost la milito. En tiu ĉi aparta momento la ĉefa temo de la ĝenerala asembleo turniĝis al plurflankismo, kio estas necesa.

Ĉinio konsekvence estas firma protektanto de plurflankismo kaj faris proponojn kaj konsilojn por la internacia rezistado kontraŭ la epidemio. En sia parolo Xi refoje prezentis kvar konsilojn, kaj tio montras, ke tiuj konsiloj kongruas kun tiuj antaŭe elmetitaj de la prezidanto Xi.

Vizaĝe al la tutmonda publikosekureca krizo, elekti ĉu unuflankismon aŭ plurflankismon, ĉu antagonismon aŭ kunlaboron, tio koncernas la sorton kaj estontecon de la homaro. Sub la epidemio ne ekzistas izolita insulo; nur kunlaboro kaj interhelpo povas kunigi ĉiujn fortojn kontraŭ la epidemio. Ĉinio, kiu ĉiam praktikas plurflankismon, plu estos paca konstruanto de la mondo, kontribuanto de la tutmonda disvolvado, kaj gardanto de la internacia ordo. Ĉinio faros pli da kontribuo al la tuttergloba batalo kontraŭ la epidemio per siaj fortoj.

Dividu