Usona politikisto publike detruas plurflankismon en kunvenejo de la Ĝenerala Asembleo

Xiong Linping Publikigita: 2020-09-24 21:47:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, en sia parolado en la ĝenerala debato de la 75-a sesio de la Ĝenerala Asembleo al UN usona gvidanto malbonintence nomis la novan kronviruson "ĉina viruso", kaj eĉ minacis esplori responcecon ĉe Ĉinio. Samtempe kun tio li senhonte fanfaronis pri meritoj de Usono en la batalo kontraŭ pandemio, sed tute ignorante la tragikan fakton, ke en tiu tago, kiam li parolis, en Usono jam estis pli ol 200 mil mortkazoj pro la viruso. Ĉu tio ne estas granda ironio? En la ĉeesto de amasoj la usona politikisto prenis la Ĝeneralan Asembleon, la scenejon de plurflankismo, kiel sian prezentejon por ĉasi sian profiton. Tie li penis forĵeti de si respondecon, fari atakon, propagandi unuflankismon, kaj ĉio ĉi tio makulas la principojn de la Ĉarton de UN kaj la plurflankismon adoratan de la internacia komunumo.

Ĉi-jare estas la 75-a datreveno de la fondiĝo de UN, kaj ankaŭ en ĉi jaro la mondo trafas en la furioziĝon de la nova kronvirusa pneŭmonio. En tiu ĉi grava momento kunlaboro kaj komuna agado estas postulataj kaj bezonataj por la internacia socio. Sed, kiel gvidanto de superpotenco, li ignoras la seriozan defion alfrontatan de la tuta mondo. En la kunveno de la Ĝenerala Asembleo li provokis internacia kontraŭstaron, senbride semis "politikan viruson". Tio ne nur malobservas la fundamentajn regulojn de diplomatio, sed ankaŭ rivelas la unuflankismon kaj hegemoniismon de Usono.

Mensogo ne povas anstataŭi veron. Estas Ĉinio, kiu la unua komunkis informojn pri la viruso al la Monda Organizaĵo por Sano kaj al diversaj landoj, i.a. Usono, dividis siajn spertojn kun tiuj. En la tutmonda batalo kontraŭ la pandemio Ĉinio faris gravan kontribuon, kion la mondo bone vidas.

Pli kaj pli multaj atestoj pruvas, ke la decidofarantaro de la Blanka Domo devas porti sur sin la kulpon pri la tragedio, ke la nombro de usonaj infektitoj kaj mortoj estas plej granda en la mondo. Lastatempe la usona gazeto Time publikigis artikolon vekriante, ke la pandemio malfortigis Usonon, kaj ankaŭ malkovris la sistemecan dissplitiĝon ekzistantan en Usono; sed la problemo devenas de la plej alta tavolo, do "prezidento devas esti enskribita en historion pro sia fiasko en la rezisto al la pandemio."

Bojkoto al unuflankismo, kunigo de plurflankaj opinioj, tio ja estas la komuna voĉo de la internacia socio. Se ili forlasas unuiĝon kaj kunlaboron, ili nepre iros al sakstrato, kio neeviteble pereigos Usonon.

Dividu