Esence “unuaeco de Usono” estas minaco de Usono al monda paco

Henggang Publikigita: 2020-09-26 19:46:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la ĝenerala debato de la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, la usona gvidanto faris paroladon plenan de aroganteco, antaŭjuĝo kaj mensogo per video. Probable dependante de la plej potencaj armitaj fortoj de la mondo, la usona gvidanto ĉiam tenas la unuflankisman tonon, kiu estas neakordigebla kun la etoso de la Ĝenerala Asembleo. Eĉ li senhonte predikis, ke Usono plenumas la mision de kreinto pri paco, malgraŭ liaj vortoj kondukas multajn erarojn pri irana nuklea problemo, kontraŭterorisma batalo kaj dividado de la milita pago de la Nord-Atlantika Traktata Organizo (NATO), kiuj montris egoismon kaj potencon de “unuaeco de Usono”.

La gvidanto “fiere” proklamis tion en sia parolado kaj paradis per la nomataj “severaj sankcioj”. Oni devas scii, ke Usono unuflanke retiris sin el la interkonsento pri irana nuklea demanto en majo de 2018, kaj tiel ĝi perdis kvalifikon kiel partoprenanto. Tamen usona ŝtatsekretario Mike Pompeo lastatempe sendis mesaĝon al la Sekureca Konsilion, arbitre petante rapidan rekomenon de la mekanismo de sankcioj kontraŭ Irano laŭ la rezolucio 2231 de la UN, kio estis rifuzita de plejmultaj landoj.

La gvidanto propagandis la tiel nomatan “sukceson” de batalo kontraŭ terorismo kaj paradis per mortigo de Abu Bakr al-Baghdadi, estro de la ekstremisma organizo Islama Ŝtato, kaj per “ĉiuflanka detruado” de la organizo. Fakte la disvolviĝo de la organizo havas nemankeblajn kondiĉojn rilatajn al la interveno de Usono, kio estas granda ŝerco de ĝia kontraŭterorisma politiko. La morto de Baghdadi montris nur tion, ke Usono eliminis la diablon, fabrikitan per ĝiaj propraj manoj. Krome, lia morto ne signifas kompletan pereon de la Islama Ŝtato. Multaj kontraŭterorismaj fakuloj montris, ke la internacia komunumo devas teni altan pretecon pri la tendenco de aŭtonomeco kaj indigeneco de ekstremismaj organizoj.

La germana ĵurnalo Frankfurter Rundschau sabate publikigis artikolon, priskribante la paroladon de la usona gvidanto kiel “Novajn Vestojn de la Imperiestro”. La artikolo diris, ke li kiel nudanta imperiestro fanfaris pri siaj atingoj antaŭ mondaj gvidantoj, kaj ke sub lia gvidado, Usono estas ne plu subtenanto de internacia kunlaboro, sed la plej granda bremsanto. Ankaŭ Vox, usona retejo de politikaj novaĵoj, diris, ke la parolado de la usona gvidanto ne kongruas kun la atmosfero de kolektiva promeso farita de membroŝtatoj al multflankismo.

La parolado de la usona gvidanto en la Ĝenerala Asembleo vidigis al la tuta mondo, ke esence lia kerna regada ideo “unuaeco de Usono” estas unuflankismo kaj hegemoniismo, kaj iuj usonaj politikistoj senlace turnis la “unuaecon de Usono” en minacon de Usono pro siaj personaj profitoj, negative influante internacian ordon kaj mondan pacon. Ĝuste kontraŭ tia fono, la Ĝenerala Asembleo ĉi-foje urĝis la internacian komunumon reaserti kolektivan promeson al multflankismo, kio sendube povas esti rigardata kiel kolektiva atako al unuflankismo. Estas tempo por fini politikan farson de hegemonio sub la ŝirmo de “unuaeco de Usono”.


Dividu