Xi deklaris karbon-neŭtrigan celon por “verda tero”

Yu Publikigita: 2020-09-28 19:14:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Enriko Ceko, ekonomika profesoro de la albana Tirana Universitato, diris lastatempe en sia artikolo, ke ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis la 22an de septembro en la ĝenerala debato de la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, ke Ĉinio intensigos sian memdecidan kontribuon per pli fortaj politikoj kaj rimedoj kaj tiel klopodos por atingi la pintvaloron de barbona emisiado en 2030 kaj realigi karbonan neŭtrigon antaŭ 2060.

Ceko diris, ke la promeso de Ĉinio pri redukto de la eligo de forceja gaso, ĝiaj klopodoj por reprosperigo de la monda ekonomio post la kronvirusa pandemio kaj serio da rimedoj prenitaj de la ĉina registaro sur la internacia tereno klare montris, ke Ĉinio volas surŝultrigi pli da tutmonda respondeco. La promeso de Ĉinio estis vaste bonvenigita.

La aŭtoro diris, ke prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen diris, ke la EU bonvenigas la deklaron de ĉina prezidanto Xi Jinping pri karbon-neŭtriga celo de 2060, kaj la EU laboros kun Ĉinio por atingi la celon.

La aŭtoro diris ankaŭ, ke proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris, ke Ĉinio volas labori kun la EU por forĝi verdan partnerecon inter la du flankoj, antaŭenigi internacian kunlaboron en traktado de klimatŝanĝiĝo, akceli verdan renormaliĝon de la monda ekonomio kaj pozitive kontribui por daŭripova disvolviĝo de la mondo.

Dividu