Plena espero, stabila feliĉo

Publikigita: 2020-09-28 20:54:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dum la ĉina Nacia Tago kaj la Aŭtunmeza Festo, plej multaj ĉinoj havos la "tre longan libertempon" de ok sinsekvaj tagoj. Konata turisma platformo publikigis la varmecan mapon pri feriaj vojaĝoj en la Nacia Tago, kio montris, ke la nombro de aĉetitaj trajnbiletoj evidente kreskis komence de oktobro. Estas malfacile trovi bileton por iuj popularaj itineroj, kaj la prezo de hoteloj en iuj popularaj turismaj lokoj kreskis je pli ol 100%. La Ĉina Turisma Esplor-Instituto antaŭdiras, ke la nombro de enlandaj turistoj ricevitaj dum la ferioj atingos 550 milionojn.

En Ĉinio septembro kaj oktobro ĉiu jare estas turisma sezono. La menciitaj nombroj ne estis elstaraj en la pasintaj jaroj. Tamen ĉi-jare pro influo de novkronvirusa malsano, turistoj enlandaj kaj elspezo por turismado en la antaŭa duonjaro, malaltiĝis 62% kaj 77% komapre kun la sama periodo de la pasinta jaro. La monda situacio estas pli severa.

“Oni nur devas alpreni grupan, kunlaboran, kompletan, kaj komune partoprenan sistemon, povas haltigi la epidemion.” Tio estas alarmo de la Monda Organizo pri Sano, publikigita al diversaj landoj komence de ĉi-marto. Ĉinio rapide regis la epidemion ja per tia sistemo. Tia agado bezonas kuraĝon kaj la kuraĝo devenas de la baza valoro “homaj vivoj estas la plej respektindaj”. Por protekti homajn vivojn, la registaro povas fari ĉion.

La atendata festo baldaŭ komenciĝos. La Nacia Tago kaj Aŭtunmeza Festo okazos en la sama tago. Ĉinio festos sian 71-jaran naskiĝtago, dume sennombraj familioj reunuiĝas en la Aŭtunmeza Festo. Mi deziras, ke la lando kaj ĝia popolo estu plena de espero, kaj la vivo estu stabila kaj feliĉa!

Dividu