Ĉinio elfosas latentan forton de enlanda postulado por realigi pli bonan interligon

Selena Publikigita: 2020-09-29 16:55:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Subita epidemio de la nova kronviruso rapidigis grandajn ŝanĝiĝojn de la mondo. Pro ripeto de la epidemio kaj leviĝantaj unuflankismo kaj protektismo, la internacia komerco kaj translandlima investo grandmezure falis, kaj la monda ekonomio estas en recesio. Okaze de la nuna situacio, Ĉinio klopodas por kultivi novajn oportunojn kaj komenci novajn situaciojn en ŝanĝoj.

En la fino de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ĉinio kaptis historian oportunon de transiĝo de internacia divido de laboroj kaj faris reformadon kaj pordmalfermon, kio rezultigis disvolvadon kun eksporto-orientita formo. Dum tiu periodo, Ĉinio fariĝis la dua granda ekonomio de la mondo, la unua granda komerca lando kaj granda lando de fabrikado.

En 2008, internacia financa krizo, kiu komenciĝis en Usono, serioze influis kreskadon de la monda ekonomio. Tiam ekstera postulado falis, komerca protektismo leviĝis, kaj kosto de resursoj en la ĉina interna merkato pliiĝis, tial Ĉinio komencis ekonomian restrukturadon, transformis disvolvadon kaj akcentis enlandan postuladon. De tiam, la ampleksa dependeco de Ĉinio sur la ekstera komerco malpliiĝis de 66% en 2007 ĝis 32% en 2019.

Samtempe kun tio, kontribuo de la enlanda postulado pliiĝis, kaj konsumado aldonis novan impulson al ekonomia kreskado. Laŭ statistiko, detalado en Ĉinio kalkuliĝis al preskaŭ 6 duilionoj da usonaj dolaroj en 2019, dum la cifero en Usono estis 6,2 duilionoj da usonaj dolaroj. Akcento de enlanda konsumado restas la vojo al daŭrigebla kaj altkvalita disvolvado de la ĉina ekonomio.

Nova formo de disvolvado kun enlanda postulado kiel ĉefa korpo ne signifas kunvolviĝon de la ĉina ekonomio, male Ĉinio elfosas latentan forton de enlanda postulado por realigi pli bonan interligon de enlanda kaj internacia merkatoj en la mondo kun pli da nestabileco kaj necerteco. Okaze de la nuna malfacila situacio, la ĉina ekonomio havas vastan spacon por enlanda postulado, kio alportos altnivelan malfermon.

Dividu