Usona malkupliĝo kun Ĉinio estas stulta ago

Lucia Publikigita: 2020-09-29 21:03:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Usono eble perdos la teknologian batalon kun Ĉinio,” ĵurnalisto James Kynge de la brita ĵurnalo Financial Times diris lastatempe en sia artikolo. Li diris, ke la plej granda problemo por Usono estas, ke ĝia subpremado kontraŭ ĉinaj teknologiaj kompanioj eble vere malutilas al Usono laŭ longtempa aŭ mallongperioda vidpunkto.

Ĝis nun, multaj ĉinaj teknologiaj kompanioj suferas subpremadon de usonaj politikistoj, lastatempe Usono eĉ freneze asertis malkupliĝi de Ĉinio. Sed multaj analizantoj montris, ke ŝajnas, ke Usono sin detruas.

Unue, la nuna registaro de Usono senĉese timigas kaj subpremas konkurantojn de aliaj landoj, kio sendas signalon al la tuta mondo, ke Usono ne plu estas bona celloko de investado. Tio ne nur ĉesigos investadon de ĉinaj kompanioj en Usono, sed ankaŭ influos la elekton de eblaj investantoj de la mondo.

Brita ĵurnalo The Guardian diris, ke la akuzo de la usona registaro, ke TikTok misuzis informojn de la uzantoj, estas senbaza. Evidente, usona registaro ne kredas fremdlandajn kompaniojn. Ni volas demandi, se la usona registaro ne kredas iun ajn fremdlandan kompanion, kiel aliaj landoj povas kredi usonajn kompaniojn. Se ĉiuj landoj sekvas usonajn rimedojn kaj subpremas usonajn kompaniojn, Usono fariĝos la plej granda malgajninto en la mondo.

Krome, multaj usonaj produktaĵoj ricevis etikedon pri “facile politikigita” kun “helpoj” de nuna usona registaro, bedaŭrinde tio malaltigis konkurencivon de usonaj produktaĵoj. Malkupliĝo kun Ĉinio forte influis kaj influos usonajn kompaniojn. Ekzemple usona kompanio Qualcomm, 65% de ĝiaj enspezoj venas el ĉina merkato. Sed lastmonate, la kompanio jam elsendis signalon kaj diris, ke la enspezoj de financa jaro 2019 atingis la plej malaltan nivelon de sep jaroj, kaj la ĉefa kialo estas malkreskantaj mendoj de Ĉinio.

Laŭ publikaj raportoj, Ĉinio rapide faras studadon de multaj kernaj teknologioj kaj materialoj, kaj la produktaĵoj en usonaj limigitaj listoj ĝuste estas studaj celoj de Ĉinio. Ĉinio estas preta por fari longperiodan teknologian batalon kun Usono.

Dividu