Nova ekonomio kreis novan ŝancon por ĉina disvolvo

Ĝoja Publikigita: 2020-10-04 17:34:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pli ol 15 mil! Jen la meznombra nivelo de ĉiusemajnaj novaj ekfunkciintaj bazaj stacioj de la 5-a generacia movebla interreta sistemo (simple 5G). Laŭ la plej freŝa raporto de Ĉina Interreta Informa Centro, ĝis la fino de junio en la tuta Ĉinio ekfunkciis pli ol 400 mil bazaj stacioj de 5G kaj fine de la kuranta jaro la nombro superos 600 mil. La kontinua pliiĝo de bazaj stacioj de 5G estas la miniaturo de vigla konstruado de amaso da novtipaj infrastrukturoj.

Nun la perspektivo de ĉina ekonomia disvolvo estas bona, tamen ankoraŭ troviĝas malfaciloj kaj defioj el reciproka interplekiĝo de problemoj strukturaj, sistemaj kaj periodaj. Samtempe pro la kronvirusa epidemio la ekstera medio estas pli kaj pli komplika: leviĝas protektismo kaj solflankismo, malprogresas la monda ekonomio, estas batita de provizaj ĉenoj de mondaj industriaj ĉenoj pro neekonomiaj faktoroj…por la ĉina ekonomio, serĉi novajn kreskajn punktojn kaj movfortojn ankaŭ estas la ŝlosilo de disvolvo.

Oni vidas fortan vivecon kaj elastecon montritajn de nova ekonomio kun cifereca ekonomio kiel reprezentanto dum la epidemio. Danke al interreto kaj aliaj ciferecaj teknikoj rapide kreskas interretaj industrioj en multaj manieroj. Kaj senĉese eskaladiĝis postulo pri infrastrukturoj de komunikado de diversaj fakoj kaj diversaj industrioj kaj pluapaŝe profundiĝis fandiĝo kun ciferecaj teknikoj. Oni povas vidi, ke tiu ĉi tendenco daŭros post la epidemio, kio rapidigos Ĉinion eniri en la epokon de ĉiuflanka cifereca ekonomio kaj kreos novan ŝancon al ekonomia disvolvo.

Unue vigla disvolvo de nova ekonomio alportos nombron da investaj ŝancoj. Nun tago post tago pliiĝas investo al konstruado de novaj infrastrukturoj. Lastatempe Internacia Datena Korporacio publikigis raporton dirante, ke konstruado de novaj infrastrukturoj jam fariĝis ŝlosilo por prosperigo de ekonomio kaj transformiĝo kaj eskalado de industrioj. La korporacio antaŭkalkulis, ke en 2020 la ĝenerala investo al novaj infrastrukturoj atingos 1 638 miliardojn da juanoj.

Estas giganta altiro de kreivaj ŝancoj en la ĉina merkato por alilandaj entreprenoj. Enrique Vanhur, eksa komerca konsilisto de la hispana ambasadorejo en Ĉinio kaj ekonomikisto, lastatempe diris intervjuate, ke kvankam influo de eksplodo de la epidemio, multiĝo de komercaj konfliktoj kaj pliiĝo de kosto, tamen plejmultaj entreprenoj eŭropaj kaj usonaj restas en Ĉinio, ĉar ili atentas la grandan progreson de Ĉinio sur la scienc-teknika kampo kaj tre zorgas pri kreivaj ŝancoj kaj sciencaj kaj esploraj kapitaloj donitaj de Ĉinio.

Samtempe kun tio disvolvo de novaj ekonomioj rapidigos novajn industriojn, novajn formojn kaj novajn modelojn de komerco kaj fariĝos stabiligilo kontraŭ malleviĝo de ekonomio.

La Monda Intelekta Proprieta Organizo opinias, ke Ĉinio jam fariĝis teknika produktanto de ĉefa uzanto de teknikoj kaj scienc-teknika novigo laŭgrade fariĝis la ĉefa akcela forto por ekonomia kreskado. Tio forte atestis, ke la decido de la ĉina registaro per novigo por disvolvo havas fortan antaŭvideblecon.

La jaro 2020 estas la lasta jaro de la 15-a kvinjara plano. En la sekvaj 5 jaroj sur la bazo de finkonstruo de la bonstata socio Ĉinio komencos novan vojaĝon de ĉiuflanka konstruado de socialisma moderna lando. Tio signifas, ke Ĉinio eniros en “novan disvolvan periodon” kaj ekonomio daŭre disvolviĝos al altkvalita disvolvo, kio “nepre dependas de interna kreskado danke al novigo de funkciigo.” Sendube disvolvo de nova ekonomio kun cifereca ekonomio kiel reprezentanto donos kontinuan movforton por ekskalado de industriaj ĉenoj de la ĉina ekonomio en la nova disvolva periodo kaj por ŝanĝo de malnovaj kaj novaj kinetaj energioj, kaj samtempe briligos la nunan ombran mondan ekonomion.

Dividu