​Usonaj politikistoj dronis en ŝuldoj de homrajtoj

Mirinda Publikigita: 2020-10-08 18:48:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la lastaj tagoj, en la diskuto pri homrajta demando de la 75a Ĝenerala Asembleo de UN, Usono, Germanio kaj Britio malice kalumniis Ĉinion kaj intervenis en internajn aferojn de Ĉinio. Ĉina konstanta reprezentanto en la UN Zhang Jun serioze faris refuton kaj firme oponas kaj tute rifuzis neveran kondamnon de Usono kaj aliaj landoj. Preskaŭ 70 landoj subtenis la starpunkton de Ĉinio kaj pakistana reprezentanto faris komunan paroladon nome de 55 landoj, subtenante Ĉinion en la honkonga afero, kuba reprezentanto subtenis Ĉinion en la problemo pri Xinjiang nome de 45 aliaj landoj, kuvajtia reprezentanto faris paroladon por subteni Ĉinion nome de tri arabaj landoj kaj ankaŭ aliaj landoj subtenis Ĉinion en parolado. Ĉiuj partioj subtenis la klopodojn de Ĉinio en protektado de suvereneco, sekureco kaj unuiĝo, donis pozitivan takson al atingoj de Ĉinio en homrajta afero kaj oponas kontraŭ politikigo de la homrajta demando, duobla kriterio kaj politika kontraŭstaro. La forta subtena voĉo en la kunveno refoje vanigis intencon de Usono kaj malmultaj landoj en kalumnio al la homrajta stato de Ĉinio.De longa periodo, iuj usonaj politikistoj sekvis duoblan normojn en internaciaj aferoj, pretekste de tiel nomata “homrajto super suvereneco” kan senbride efektivigis armitan forton aŭ unuflankan sankcion al aliaj landoj kaj serioze damaĝis la ekonomion kaj kapablon de plibonigo de popola vivo de sankciitaj landoj kaj kontinue kaj sisteme ofendis la homajn rajtojn. Vizaĝe al la epidemio de la nova kronviruso, ili ne nur kaŭzis morton de pli ol 200 mil usonanoj en kelkaj monatoj pro neglekto en la servo, sed ankaŭ foje kaj refoje malhelpis la internacian kunlaboron en batalo kontraŭ la epidemio. De rabado de alies materialoj por preventado de epidemio al elpelo de alilandaj rifuĝintoj, de retiriĝo el la Monda Organizo pri Sano al abrupta interveno en alilandajn internajn aferojn kaj efektivigo de sankcioj, tiuj hegoismaj usonaj politikistoj jam fariĝis la plej seriozaj detruistoj de la tutmonda kunlaboro kontraŭ la epidemio kaj dronis ne ŝuldoj al la monda popolo.En marto, usona Justica Ministerio procesis kontraŭ venezuela prezidento Nicolás Maduro Moro kaj ĝiaj registaraj altranguloj pro suspekto de “drogaĵa terorismo”. Poste usona Ŝtata Departemento strebis establi “transiran registaron” en Venezuelo kun senigo de ekonomiaj sankcioj kontraŭ la lando kiel logaĵo. Samtempe usona Ŝtata Departemento proklamis efektivigi sankciojn kontraŭ siriaj registaraj altranguloj pretekste de perforta kaj humanitara krizo. Ĝia ĉiama “najlo en la okulo” Irano vizaĝis al premado kaj sankcioj senĉese eskaladitaj de Usono post eksplodo de la epidemio.

La unuflankismo kaj hegemonio de Usono malobservis la humanitaran principon kaj sendube kaŭzis pezan koston de milionoj da senkulpaj popolanoj. Specialistoj de la UN pri homaj rajtoj publikigis komunan deklaron, dirante, “sankcioj pretekstaj de homaj rajtoj fakte mortigis la homojn kaj forprenis iliajn bazajn rajtojn en sano, nutraĵoj kaj vivo.” En la 45a kunveno de la homrajta konsilio de la UN, reprezentantoj de Sirio, Irako, Bozvajno kaj aliaj landoj diris, ke unuflanka deviga sankcio damaĝis la rajtojn de sankciitaj landoj en vivo, sano kaj virinoj, infanoj kaj handikapuloj multe suferis tion.

La faktoj pruvis, ke la agaĉo de usonaj politikistoj jam perdis la publikan fidon kaj suferis ĝeneralan kritikon. Septembre la plena sesio de la 74a Ĝenerala Asembleo aprobis la sintezan rezolucion pri la novkronvirusa epidemio, urĝante membroŝtatojn ne publikigi nek efektivigi ian ajn unuflankajn ekonomiajn, financajn kaj komercajn rimedojn malobservantajn la internaciajn leĝojn kaj la Ĉarton de la UN.

Se tiuj usonaj politikistoj plue senskrupule tretos la homajn rajtojn kaj insisteme staros kontraŭ la tuta mondo, ili finfine estos dronitaj de morala deficito kaj postlasos eternan malbonan reputacion en la historio.

Dividu