Ora Semajno de Nacia Tago konfirmis fortecon kaj aktivecon de ĉina ekonomio

Lucia Publikigita: 2020-10-09 20:33:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Fiŝ-supo, porkaĵo, riz-kuko kaj multaj aliaj lokaj manĝaĵoj de la ĉina orienta provinco Zhejiang estis aĉeteblaj en la alt-rapida trajno kuranta inter Hangzhou kaj Huangshan, kaj la pasaĝeroj gustumis ilin entrajne.

Ora Semajno de feroj de la Nacia Tago ĉiam estas fenestro por observi ĉinan ekonomion. Serioj da datumoj elmontris la konsuman entuziasmon de ĉinoj dum la Ora Semajno: de la 1a ĝis la 8a de oktobro, la vendoj de ŝlosilaj kontrolaj entreprenoj de podetalado kaj manĝaĵa liverado en Ĉinio estis ĉirkaŭ 1,6 duilionoj da juanoj, kaj la averaĝa ĉiutaga vendo pliiĝis je 4,9% kompare kun la pasintjara Ora Semajno.

Nuntempe la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio ŝanĝiĝas de troa dependo sur investado kaj eksportado en la pasinteco al dependo sur enlanda postulado, precipe sur konsuma postulado. En la pasinta jaro, vendoj okupiĝis 57,8% de la ĉina ekonomia kresko kaj akceli kreskon de la Malneta Enlanda Produkto je 3,5%. Pro tio, homoj kiuj observas kaj analizas ĉinan ekonomion pli multe zorgas pri revigliĝo de ĉina ekonomio.

Ĉina Turisma Esplor-Instituto (Datuma Centro de la Ministerio pri Kulturo kaj Turismo) amplekse taksis, ke nur kvar tagojn antaŭ la "Ora Semajno", la lando ricevis entute 425 milionojn da enlandaj turistoj. Ekde la 4-a de oktobro, la nombro de bilet-mendo en iuj interretaj vojaĝaj platformoj superis tiun de la sama periodo pasintjare, kun interjara kresko de 100%, kaj kreis historie plej altan rekordon. Erudiciuloj opinias, ke la turisma merkato ĉirkaŭ vidindaĵoj plene eniros en la etapon de resaniĝo kaj kresko.

Dividu